pasiflor/o PIV1

pasifloro

BOT
Genro de sudamerikaj plej ofte grimpaj plantoj el familio pasifloracoj (Passiflora), kun ĉiroj kaj nektarglandoj ĉe la folitigetoj kaj tre okulfrapaj kvinnombraj floroj havanta kronon de 15 ĝis 50 sterilaj stamenoj, kutime tri pistiloj kaj kvin nesterilaj stamenoj. Multaj vidas en la formo de floro simbolon de la Pasiono: jam kreskis tie grimpantaj plantoj, ekzemple tri klematoj, rozo, pasifloro [1]; li provis multajn rimedojn, komencante per la plej naturaj kaj sendanĝeraj, precipe tizanoj aŭ tablojdoj de valeriano, pasifloro [2].
floro de blua pasifloro
CC BY-SA 4.0  [3]
1. Monato, Máire Nic Aoidh: Dommastrumo: Ĝardenumi, 2000/02, p. 4
2. Monato, Roberto Pigro: Dormu bone, vivu bone (per melatonino), 2012/12, p. 13
3. Petar Milošević, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Passiflora_caerulea_(makro_close-up).jpg
angle:
Passiflora
ĉine:
西番莲 [xīfānlián], 西番蓮 [xīfānlián], 西番莲属 [xīfānliánshǔ], 西番蓮屬 [xīfānliánshǔ]
france:
Passiflore
germane:
Passionsblume
latinece:
Passiflora
nederlande:
passiebloem

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.