osk/o NePiv
osko
- Ano de antikva italia popolo vivinta en centra apenina montaro kaj en Kampanio inter la 5a kaj la 3a jarcento a. K.: la unuaj enloĝantoj estis oskoj [1].
1.
Marinko Givoje: Interesa arkeologio, p. 23a
- france:
- Osque (subst.)
- germane:
- Osker
- hispane:
- osco
- hungare:
- oszk
- katalune:
- osc
- nederlande:
- Osk
- pole:
- Oskowie [pl]
- portugale:
- osco (ó) (subst.)
- rumane:
- Osci
oska
- Rilata al oskoj, al ilia lingvo kaj kulturo: ĉirkaŭ la komenciĝo de la 4-a jarcento antaŭ nia erao sur la itala duoninsulo troviĝis almenaŭ tri ĉefaj italaj lingvogrupoj […], ili estis la umbria, la oska kaj la latina [2]; Latino estis komence la lingvo de unusola urbeto (Romo), tial tute nekonata en la cetero de la duoninsulo, kies loĝantoj parolis aliajn lingvojn, ĉi-lastajn (ekzemple la faliskan, la oskan, la umbran, la mesapian, la pravenetan, la lepontan) la fakuloj kutime nomas „italikaj lingvoj“ [3].
2.
Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Monato, Roberto Pigro: Italio plurlingva: la deveno de la etruska, 2012
3. Monato, Roberto Pigro: Italio plurlingva: la deveno de la etruska, 2012
- france:
- osque (adj.)
- germane:
- oskisch
- hispane:
- osco
- hungare:
- oszk
- katalune:
- osc
- nederlande:
- Oskisch
- pole:
- osków