osciloskop/o

osciloskopo

ELE Mezuraparato, kiu montras sur ekraneto kiel kurbon ŝanĝiĝantan elektran tension: oni mezuras la potencialon kiel la elektran tension [per] voltmetro [aŭ] osciloskopo [1]; krom literaturrilataj kontribuoj mi nepre menciu […] artikoleton pri osciloskopo [2].
angle:
oscilloscope
beloruse:
асцыляскоп
ĉine:
示波器 [shìbōqì]
france:
oscilloscope
germane:
Oszilloskop
japane:
オシロスコープ
nederlande:
oscilloscoop

administraj notoj