orcin/o PIV1
orcino
- 1.
- Genro el familio delfenedoj (Orcinus), de kiu orko estas la ununura vivanta specio: Granda orcino [1].
- 2.
- Orko: orcinoj aŭ orkoj estas tre efikaj kaj inteligentaj predantoj [3].
Rim.:
En scienca uzado, orcino estus taŭga, kiam oni parolas
pri kaj orkoj kaj la kelkaj fosiliaj specioj parencaj al ili
kune kiel grupo, kaj orko estus taŭga kiam oni parolas
specife pri la sola nuntempe vivanta specio.
En nescienca uzado, ambaŭ orko kaj orcino estas
fojfoje uzataj,
sinonime. La formo orko estas pli internacia
(„orca“ aŭ simila formo aperas en multaj lingvoj), sed
kelkaj preferas uzi la formon orcino por eviti
homonimecon kun Orko, la
romia dio de la infero.
1.
Granda orcino Fotoj, Bildoj
2. Ghedoghedo, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Orcinus_citoniensis.JPG
3. Frank van Hertrooij: La plej granda ŝarko iam ajn, Scivolemo, 2018-01-24
2. Ghedoghedo, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Orcinus_citoniensis.JPG
3. Frank van Hertrooij: La plej granda ŝarko iam ajn, Scivolemo, 2018-01-24
- angle:
- 2. killer whale, orca
- ĉine:
- 2. 虎鯨 [hǔjīng], 虎鲸 [hǔjīng], 逆戟鯨 [nìjǐjīng], 逆戟鲸 [nìjǐjīng], 杀人鲸 [shārénjīng], 殺人鯨 [shārénjīng]
- france:
- 2. orque, épaulard
- germane:
- 1. Schwertwal 2. Großer Schwertwal, Orca
- hispane:
- 2. orca
- itale:
- 2. orca
- latinece:
- 1. Orcinus
- nederlande:
- 2. orka, zwaardwalvis
- pole:
- 2. orka, miecznik
- portugale:
- 2. orca
- ruse:
- 2. косатка
- ukraine:
- косатка
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.