normand/o Hamlet

normando

POL
1.
HIS Homo devenanta aŭ loĝanta en Normandujo: antaŭ du monatoj nin vizitis el Normandujo unu kavaliro, mi bone konas francojn el milito, mi scias, kiel bone ili rajdas […] ― kaj li normando estis? ― jes, normando Hamlet ; Norvegaj fipiratoj, flibustroj Danaj, bando, ⫽ kies ruĝharaj idoj svarmadas en ĉi lando; ⫽ aldonu plu la Francajn Normandojn: jen la mikso, ⫽ de kie, purdenaska, via Anglo-fenikso! [1].
2.
HIS(evitinde) Normano1: de la bordoj de Francujo eksonis krio de timego […] kaj la popolo preĝis: savu nin, ho Dio, kontraŭ la sovaĝaj Normandoj! [2]; liberigu nin Dio, de l' sovaĝaj Normandoj! [3].
3.
AGR Raso de ĉevaloj resp. bovoj devenantaj el Normandujo: ĉevaloj „duon-sangaj“ ― „Pursanga anglo“ plus „Angla normando“ ― estas malpli nervozaj ol la Anglo, sed malpli pezaj kaj pli rapidaj ol la Normando [4].
1. G. Waringhien: Pri la „Angla Antologio“, Nica Literatura Revuo, 4:1
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Cigna nesto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. Jean-Yves Santerre: Ĉevalrasoj, Monato, 2000/05, p. 18
angle:
1. Norman
beloruse:
нармандзец
ĉine:
諾曼人 [nuòmànrén], 诺曼人 [nuòmànrén]
france:
1. normands
germane:
Normanne
japane:
ノルマンディー人 [ノルマンディーじん]
nederlande:
Noorman
pole:
Normandczyk
rumane:
Norman
ruse:
1. нормандец
ukraine:
нормандець

normanda

Rilata al Normandujo aŭ normandoj: [li] vagas provincen al la norda normanda marbordo, ne tute malproksime de la samideane konata Bulonjo-ĉe-Maro [5]; En Anglio, post la normanda konkero, la reganta klaso parolis la francan normandan lingvon [6]; la normand-franca dialekto de Ĵersejo (manik-markola insulo) [7].
5. Stefan MacGill: Pli da kadavroj, Monato, 2004/01, p. 24
6. I. Lapenna: Retoriko, Ĉap. 4ª.
7. Garbhan MacAoidh: Aperigi (librojn) por ne malaperigi (lingvojn), Monato, 2015/04, p. 20
beloruse:
нармандзкі
germane:
normannisch
pole:
normandzki
rumane:
normand
ruse:
~a konkero: нормандское завоевание (Англии).
ukraine:
нормандський

Normandujo

GEOGHIS Regiono de Francujo nordoriente de Bretonujo: La morgaŭan tagon la grafino kaj ŝia patrino supreniris, en la Sankta-Lazara stacidomo, en la vagonaron al Normandujo [8]. Rikardo la Unua, unua duko de Normandujo [9].
8. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907. Ĉap. 17ª.
9. Eĥo de sciencoj - Aktualaĵoj de Scienca Revuo
angle:
Normandy
beloruse:
Нармандыя
ĉine:
諾曼底 [Nuòmàndǐ], 诺曼底 [Nuòmàndǐ], 諾曼第 [Nuòmàndì], 诺曼第 [Nuòmàndì]
france:
Normandie
germane:
Normandie
nederlande:
Normandië
pole:
Normandia
rumane:
Normandia
ruse:
Нормандия

administraj notoj