natrik/o PIV2

natriko

ZOO
Genro de eŭropaj nevenenaj serpentoj el la familio de kolubredoj (Natrix), kun rondaj pupiloj, ovonaskaj, naĝkapablaj kaj kies dorsaj skvamoj havas kileton: sciencistoj malkovris novan specion de natriko, kiu vivas en Turkio, Azerbajĝano, Armenio [1]; ĉe la rivero Blanice […] vivis […] bufo, lacerto kaj natriko kolringa [2].
1. Monato, Julius Hauser: Nova natriko malkovrita, 2020-07-07
2. Jarka Malá: Nia rivero Blanice, Esperanta Retaradio, 2020-05-01
angle:
natrix ~o kolringa: grass snake.
france:
natrix
germane:
Europäische Wassernatter ~o kolringa: Ringelnatter.
latinece:
Natrix
ruse:
уж ~o kolringa: обыкновенный уж.

administraj notoj