mora/o PIV1

morao

FON Sonunuo pli mallonga ol silabo baza por la prozodio de iuj lingvoj (ekzemple japana, klasika araba, latina): mallonga vokalo valoras kiel unu morao, longa aŭ diftonga vokalo valoras kiel du, silabfinaj konsonantoj eventuale valoras kiel unu...: la tri grupoj [de lingvoj] estas iom korelativaj kun tri tipoj de maniero, en kiu lingvanoj perceptas parolsonojn, nome: perceptado per silaboj, perceptado per moraoj kaj perceptado per akcentata ritmo [1].
france:
more (linguistique)
germane:
Mora, More
pole:
mora (lingwistyka)
rumane:
moră
ukraine:
мора

administraj notoj