1miliard/o
miliardo
- Mil milionoj: milionoj kaj miliardoj da aliaj similaj al ni kreitaĵoj EE ; oni konstruis akvujon, kiu povis enteni ĉirkaŭ tri miliardojn da kubaj metroj, tri kubajn kilometrojn da akvo, kies supraĵo okupis preskaŭ tricent kvadratajn kilometrojn [1]; kiam ĉirkaŭvolvis min la korpoj […] mi eksentis miliardojn da dentoj en mi FdO ; la eksterkomerca spezo de Ruslando atingis 27,2 miliardojn da usonaj dolaroj [2]; pro la nigra merkato de cigaredoj la brita buĝeto ĉiujare perdas ĉirkaŭ 2,5 miliardojn da pundoj [3]; la katolika eklezio havas pli ol unu miliardon da anoj ― pli ol la duonon de la kristanoj en la mondo [4]; specialisto asertis, ke ĝis 2030 la ĉina loĝantaro nombros 1,6 miliardojn [5]. biliono2nombro
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
2. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
3. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
4. Evgeni Georgiev: Du miliardoj da kristanoj tutmonde, Monato, 2001/01, p. 15
5. Monato, MU Binghua: Superrizo vivtenos pli da ĉinoj
2. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
3. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
4. Evgeni Georgiev: Du miliardoj da kristanoj tutmonde, Monato, 2001/01, p. 15
5. Monato, MU Binghua: Superrizo vivtenos pli da ĉinoj
- angle:
- billion
- beloruse:
- мільярд
- bulgare:
- милиард
- ĉeĥe:
- miliarda
- ĉine:
- 十亿 [shíyì], 十億 [shíyì]
- france:
- milliard
- germane:
- Milliarde
- hungare:
- milliárd
- ide:
- miliardo
- indonezie:
- miliar
- japane:
- 十億 [じゅうおく]
- katalune:
- miliard, mil milions
- nederlande:
- miljard
- okcidentfrise:
- miljard
- portugale:
- bilhão (1.000.000.000), bilião (1.000.000.000)
- ruse:
- миллиард, биллион
- slovake:
- miliarda
- svede:
- miljard
- ukraine:
- мільярд