mikrofilm/o SPV

mikrofilmo

TIP Filmo portanta seriajn bildetojn de dokumento poste rigardeblajn per projekciilo: la genealogia servo de mormonoj provizas siajn mikrofilmojn ankaŭ por nemembroj [1]; ne eblas konsulti la originalojn, sed oni povas spekti mikrofilmojn [2].
1. J. Pietiläinen: Iom da aldono al la demandoj en Eventoj nr-o. 3, Eventoj, 1992-06, numero 8a
2. Monato, Roland Rotsaert: Genealogio, 2006
beloruse:
 мікрафільм
ĉeĥe:
 mikrofilm
france:
 microfilm
germane:
 Mikrofilm
hungare:
 mikrofilm
katalune:
 microfilm
nederlande:
 microfilm
portugale:
 microfilme
slovake:
 mikrofilm
ukraine:
 мікрофільм

mikrofilmi

(tr)
Registri sur mikrofilmon: por ne difekti la originalojn, la plej valoraj kolektoj jam delonge estis mikrofilmitaj kaj […] la originaloj restas sekure stokitaj [3].
beloruse:
 мікрафільмаваць
france:
 microfilmer
germane:
 verfilmen auf Mikrofilm
hungare:
 mikrofilmez
katalune:
 microfilmar
nederlande:
 microfilmen
portugale:
 microfilmar
ukraine:
 мікрофільмувати, знімати мікрофільм

administraj notoj