merkatik/o PIV2

merkatiko

EKON Studo de merkatoj por adapti komercaĵojn kaj servojn al aĉetantoj: mi estas ĵurnalisto kaj specialisto pri merkatiko [1]; la projekto estas ruza merkatika instrumento, per kiu okcidentaj industri-landoj volas akapari la merkaton de la tria mondo sub mantelo de altruismo [2]; politikaj respondeculoj alprenas merkatikajn teknikojn por transformiĝi mem en produktojn [3].
1. Monato, Evgeni Georgiev, 2003
2. Monato, Stefan Maul: Primitive, 2006
3. B. Stiegler, trad. J. Hasbun: La deziro asfiksiata..., le Monde diplomatique, 2004-05
beloruse:
маркетынг, дасьледваньне рынку
ĉeĥe:
nauka o trhu
ĉine:
市场调查 [shìchǎngdiàochá], 市場調查 [shìchǎngdiàochá], 市场营销 [shìchǎngyíngxiāo], 市場營銷 [shìchǎngyíngxiāo], 營銷 [yíngxiāo], 营销 [yíngxiāo]
france:
marketing, mercatique
germane:
Marktforschung, Marketing
hispane:
mercadotecnia, marketing
katalune:
màrqueting
perse:
بازارپژوهی
pole:
marketing
slovake:
náuka o trhu
ukraine:
маркетинґ

merkatikisto

Merkatisto: bona merkatikisto kredas, ke la firmao devas servi la klientaron [4].
4. D. Keefe: merkatigo, libera folio, 2007-09-25
beloruse:
маркетоляг, дасьледчык рынку
ĉine:
市场研究人员 [shìchǎngyánjiūrényuán], 市場研究人員 [shìchǎngyánjiūrényuán], 市场调查人员 [shìchǎngdiàochárényuán], 市場調查人員 [shìchǎngdiàochárényuán]
france:
marketiste, mercatiste
germane:
Marktforscher, Marketingexperte
hispane:
analista de mercado
katalune:
agent de màrqueting

administraj notoj