megafon/o PV
megafono
Forta laŭtparolilo,
tenata antaŭ la buŝo kaj uzata por disaŭdigo en granda ejo aŭ sub libera ĉielo:
se oni uzas megafonojn […] en la grandaj popolkunvenoj […],
tiam nepre oni parolu pli malrapide
[1];
mi ekaŭdas megafonan voĉon
[2];
mi ekskuiĝis, turniĝis, sed neniu estis apud mi, la megafono parolis el la muro
[3];
mi do aĉetis butonforman mikrofonon (tian, kian oni portas en la butontruo) kaj
kaŝis megafonon malantaŭ la nomtabulo de la stando
[4].
mikrofono
1.
Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
2. B. Vaha: Adolesko, 1987
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 20. Kontraŭ Ĉiu Malfacilo Ekzistas Konsilo.
2. B. Vaha: Adolesko, 1987
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 20. Kontraŭ Ĉiu Malfacilo Ekzistas Konsilo.
- angle:
- megaphone
- beloruse:
- мэгафон, рупар
- ĉine:
- 喊話器 [hǎnhuàqì], 喊话器 [hǎnhuàqì], 話筒 [huàtǒng], 话筒 [huàtǒng], 扩音器 [kuòyīnqì], 擴音器 [kuòyīnqì], 传声筒 [chuánshēngtǒng], 傳聲筒 [chuánshēngtǒng]
- france:
- mégaphone
- germane:
- Megaphon
- hispane:
- megáfono
- hungare:
- megafon, hangosbeszélő
- japane:
- メガホン [めがほん], 拡声器 [かくせいき]
- katalune:
- megàfon
- nederlande:
- megafoon
- pole:
- megafon, szczekaczka (pot.)
- portugale:
- megafone, alto-falante, porta-voz (megafone)
- ruse:
- мегафон, рупор
- slovake:
- megafón
- ukraine:
- мегафон, рупор