mastif/o

mastifo

Malnova hundraso el kiu originas i.a. dogo, kaj buldogo: kelkaj rasoj pli mordemas, ekzemple rotvejla hundo, terhundo, mastifo kaj dogo [1]; mumuretante li venis post mi ŝanceliĝante kiel kolera kaj sufiĉe malbonhumora mastifo [2]; la kolerega „mastifo“ enigus tuj la kojndentojn en la gorĝon de tiu, kiu alproksimiĝus [3].
1. Monato, Walter Klag: Mordaj demandoj, 2010
2. Arthur Conan Doyle, trad. Michael Lennartz: La venena zono
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Mieczysław Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbar, ĉap. 10
angle:
english mastiff
beloruse:
мастыф
france:
mastiff
germane:
Mastiff
ruse:
английский мастиф

administraj notoj