1masaĝ/o PV

masaĝi

(tr)
Premi, knedi precipe per manoj sur artikoj kaj muskoloj por kuracaj aŭ ripozigaj celoj: (poezie) post rapida tempopaso postrestas nur senviva maso: masaĝo [1]; libron pri Yumeiho[-]masaĝo mi serbigis [2].
angle:
massage
beloruse:
масажаваць, масіраваць
bretone:
merata
ĉine:
按摩 [ànmó], 揉 [róu], 做按摩 [zuòànmó]
france:
masser
germane:
massieren
hispane:
dar masaje, dar un masaje, masajear
hungare:
masszíroz, gyúr
japane:
マッサージする [まっさーじする]
katalune:
fer un massatge
nederlande:
masseren
pole:
masować
ruse:
массировать, массажировать
slovake:
masírovať
ukraine:
масажувати, робити масаж

masaĝo

Ago masaĝi: li demetis al si la okulvitrojn kaj masaĝis al si la du ruĝetajn faltojn ambaŭflanke de la nazo [3]; masaĝistino kaj kinesiterapeŭtino [4]; (figure) pluvivado de la apokalipsa principo, ke la venkanto heredos ĉion, kune kun aliaj ŝanĝoj proponataj por „masaĝi” elekto-distriktojn favore al konservativuloj, signifas, ke maldekstruloj, verduloj kaj aliaj restos dividitaj, sen efika politika influo ĉe la urnoj [5].
3. Monato, Espero
4. Lode van de Velde: Kvin homoj, kvin sensoj, Monato, 2000/06, p. 24
5. Monato, Paul Gubbins: La venkanto heredos ĉion ...
angle:
massage
beloruse:
масаж
bretone:
meratadenn
ĉine:
按摩 [ànmó], 折枝 [zhézhī], 揉 [róu], 馬殺雞 [mǎshājī], 马杀鸡 [mǎshājī], 按跷 [ànqiāo], 按蹻 [ànqiāo]
france:
massage
germane:
Massage
hispane:
masaje
hungare:
masszázs, masszírozás, gyúrás
japane:
マッサージ [まっさーじ]
katalune:
massatge
nederlande:
massage
pole:
masaż
portugale:
massagem, fricção
ruse:
массаж
slovake:
masáž
ukraine:
масаж, масування

administraj notoj