*Mart/o, mart/o

*Marto, marto  

KAL Tria monato de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro, inter Februaro kaj Aprilo: hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto [1]; la dek du monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, […] DL ; la taga lumo daŭros sen interrompo de la 21 de Marto ĝis la 22 de Septembro FK ; en unu el la pluvaj tagoj de Marto per grandaj paŝoj iris sur la kota strato de la vilaĝo Vindirkovo unu vilaĝano FK ; en marto la blua strio mallarĝiĝus, kaj […] ricevus oran koloron pro la maturiĝo de la grenoj [2]; ĉe la romianoj la jaro iam komenciĝis la unuan de marto, sed en la jaro 153 antaŭ Kristo la jarkomenco estis transigita al la unua de januaro [3].
VD:Januaro, Rim.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
3. E. Georgiev: Ĉu kalendar-reformo estos bezonata?, Monato, jaro 1998a, numero 2a, p. 11a
afrikanse:
Maart
angle:
March
beloruse:
сакавік
bretone:
Meurzh (miz)
bulgare:
март
ĉeĥe:
březen
france:
mars
germane:
März, Lenz [kromnomo], Lenzmond [ark]
hebree:
חודש מרץ, מארס
hispane:
marzo
hungare:
március
ide:
marto
indonezie:
Maret
itale:
marzo
japane:
三月 [さんがつ]
katalune:
març
loĵbane:
cibma'i, fipma'i
nederlande:
maart
okcidentfrise:
maart
pole:
marzec
portugale:
março
rumane:
martie
ruse:
март
slovake:
marec
svede:
mars
tokipone:
tenpo mun nanpa tu wan
turke:
mart
volapuke:
mäzul

marta

Okazanta en Marto, rilata al Marto: eble vi legis mian artikolon pri la skandalo […] en la marta numero [4]; la sola aŭtoritata dokumento estas la marta decido de la registaro [5]; dum frumarta vespero [6].
france:
de mars
germane:
März-
hungare:
márciusi
ide:
martala
japane:
三月の [さんがつの]
katalune:
marcenc
pole:
marcowy
ruse:
мартовский
slovake:
marcový
volapuke:
mäzulik

administraj notoj