10maraton/o PIV1

maratono

1.
SPO Tre longa vetkuro 42-kilometra (oficiale 42195-metra): dimanĉe okazis en Panamo la 29a Internacia Maratono de Panamurbo [1]; ŝi ne plu povis daŭrigi la maratonon nur kelkajn kilometrojn antaŭ la fino [2].
2.
(figure) Tre longa sportado aŭ agado, kiu provas la eltenkapablon de partoprenantoj: teatra maratono [3].
Rim.: La sporta konkurso nomiĝas laŭ la greka urbo Maratono.
1. R. Peres-Franko: Panamo: Cardona venkis en maratono, 2005-08-08
2. Monato, Husejn Al-Amily: Elmontri belecon de sporto, 2004
3. Thomas Sülzle: Komenco de la teatra maratono, Monato, 2002-12
angle:
marathon
beloruse:
маратон
bulgare:
маратон
ĉeĥe:
maratonský běh
ĉine:
馬拉松賽 [mǎlāsōngsài], 马拉松赛 [mǎlāsōngsài], 長距離比賽 [chángjùlíbǐsài], 长距离比赛 [chángjùlíbǐsài]
france:
marathon (sport)
germane:
Marathon
japane:
マラソン [まらそん]
katalune:
marató
nederlande:
marathon
pole:
maraton, bieg maratoński
portugale:
maratona
rumane:
maraton
slovake:
maratónsky beh
ukraine:
марафонський біг, марафон

duonmaratono

SPO Vetkuro duone longa kiel maratono: du-tri fojojn jare mi kuras duonmaratonon (21 km) [4].
4. John Wells: Mia neprofesia paĝo, 1998-11-11
angle:
half marathon
beloruse:
паўмаратон
ĉine:
半馬 [bànmǎ], 半马 [bànmǎ]
france:
semi-marathon
germane:
Halbmarathon
katalune:
mitja marató
nederlande:
halve marathon
portugale:
meia-maratona

administraj notoj