9maniok/o PV

9manioko

BOT Arbusto vivanta en tropikaj landoj, el kies radikoj oni eltiras tapiokon; genro el familio eŭforbiacoj (Manihot): la ĉefa agado de la organizaĵo temas pri agrikulturo (ekz. manioko, maizo, sojo, bulboj, legomoj, ktp) [1]; helpe de la pluvo, la kamparanoj produktas maizon, arakidon, maniokon aŭ rizon [2]; manioko-folioj, kiam bone preparitaj laŭ strikta recepto, multe plaĉas al konganoj ambaŭborde de la rivero Kongo [3]; pro kultivado de kotono, maizo, batatoj kaj manioko necesis multaj manoj, nome sklavoj [4].

folioj kaj frukto de manioko (Manihot esculenta), Maui, Haiku
CC BY 3.0  [5]
1. Monato, Jean-Vital Mondengi/pg: Semante esperon
2. Monato, Sagbadjelou Kokou/pg: Pro pluvo plu
3. Monato, Jean-Louis Madzella/pg: Plezuro elsakigita
4. Monato, Renée Triolle: Observanto observata
5. Forest & Kim Starr, Plants of Hawaii, Image 061212-2346: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Starr_061212-2346_Manihot_esculenta.jpg
angle:
manioc, cassava, cassada, yuca, mogo, mandioca
beloruse:
маніёка
france:
manioc
germane:
Maniok
hungare:
manióka
japane:
キャッサバ, マニオク
katalune:
mandioca
latinece:
Manihot
nederlande:
maniok, broodwortel
pole:
maniok
portugale:
mandioca
ruse:
маниока
ukraine:
маніок

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.