maneĝ/o Z

maneĝo

1.
Centra placo en cirko, kie oni prezentas la artistaĵojn: mia cirka programo estas mondfama: sur la maneĝo oni starigas grandegan vitran akvarion, en kiu naĝas du blankaj ŝarkoj, […] vi devas eniri la akvarion, naĝi inter la ŝarkoj kaj kune kun ili [1]; la patro devis fari ankaŭ aliajn laborojn en la maneĝo, sed lian knabeton Václav la cirkistoj komencis trejni kaj edukis el li bonegan akrobaton kaj dresiston [2].
2.
Dresejo de ĉevaloj; rajdlernejo: homo kaj besto ĵus laboris en la maneĝo, tial ŝvito trakuris la flankojn de l’ ĉevalo kaj la dorson de l’ knabo [3]; tuj apude troviĝas […] infanludejo kaj maneĝo por poneoj [4]; Maneĝa placo situas encentre de Moskvo […] la granda maneĝo, konstruita en 1817 […] donis sian nomon al la placo, en ĝi ĉefe rajdantoj trejnis ĉevalojn kaj sin mem [5].
angle:
manege
beloruse:
манэж
germane:
Manege
hungare:
manézs, lovarda
japane:
調馬術 [ちょうばじゅつ], 調馬場 [ちょうばじょう], 乗馬学校 [じょうばがっこう]
nederlande:
manège
pole:
maneż
rumane:
manej, hipodrom
ruse:
манеж
ukraine:
манеж, мистецтво верхової їзди, кінний спорт, виїждження (коня)

administraj notoj