lambd/o KompLeks PIV3

lambdo

1.
LIN La dekunua litero de la greka alfabeto (Λ, λ): Por solvi (diferencialan ekvacion), unue trovu la valoron de lambdo [1]; ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: [...] kapo, lambdo, muo, [...] [2]; MAT KOMP lambdokalkulo [3]; FIZ lambdo-barjonoj (Λ, Λ⁰, Λ⁺c ....).
Rim. 1: Troviĝas en PIV ankaŭ la duone Esperantigita formo „lambda“.
Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [4] [5] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [6], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon lambdao. [Alano Gerardo]
Rim. 3: La ĉi-supra rimarko de Alano Gerardo estas malkonvena ĉi tie, ĉar kiel evidentas el la ekzemploj, la fakuloj esperantistoj jam delonge kaj tute kohere uzas kaj la apartan formon „lambdo“, kaj la derivajojn kia „lambdokalkulo“. [Sergio Pokrovskij]
2.
ANAPIV1 Loko de la kuniĝo de la suturoj ĉe la supro de la okcipitosto: lambda fontanelo PIV3 .
1. Barry Friedman: Pri diferencialaj ekvacioj, Usona Esperantisto, № 2013:3
2. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §19
3. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, lambdokalkulo
4. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §19
5. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §43
6. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3
angle:
lambda ~okalkulo: lambda calculus.
ĉine:
兰姆打 [lánmǔdǎ], 蘭姆打 [lánmǔdǎ], 兰姆达 [lánmǔdá], 蘭姆達 [lánmǔdá]
france:
lambda
nederlande:
lambda
norvege:
lambda
pole:
lambda ~okalkulo: rachunek lambda. ~a fontanelo: ciemiączko tylne.
rumane:
lambda (literă)
ruse:
лямбда ~okalkulo: лямбда-исчисление. ~a fontanelo: задний родничок, малый родничок.
ukraine:
ламбда

lambdismo

1.
LIN En la historia evoluo de iuj lingvoj, anstataŭigo de iu parolsono per la sono /l/: pro la sabena lambdismo la romanoj ofte anstataŭigadis /d/ per /l/, ekz-e „dingua“ → „lingua“ (kaj sekve „lingvo“), „Odiseo“ → „Uliso“; la angla „Sally“ [ˈsælɪ] estas lambdisma karesformo de la nomo „Sarah“ ([ˈsɛərə], Saraj).
2.
MEDPIV3 Nekapablo ĝuste prononci la parolsonon /l/ laŭ la normo de koncerna homa lingvo.
angle:
lambdacism
pole:
lambdacyzm, zła wymowa litery 'l’
ruse:
1. лямбдаизм 2. лямбдацизм, ламбдаизм, параламбдацизм
ukraine:
неправильна вимова звука

administraj notoj

~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.