krokus/o Fab3
krokuso
Genro el familio iridacoj (Crocus), kies unu specio estas safrano: ŝi ekkriis kaj etendis la manon super malgrandan bluan krokuson, kiu tute velke kliniĝis sur unu flankon [1]; krokuso[j estas] malaltaj herboj kun bulbosimila tigotubero kaj elbazaj linioformaj folioj havantaj blankecan mezan strion, ili havas ĝenerale unu (ĉe kulturformaj pluraj), mallonge pedunklajn florojn, kiuj havas longan koroltubon kaj ses ovalajn volbajn petallobojn, tri stamenojn kaj unu stiluson kun plurpartiĝinta stigmo [2].

ĝardene kulturataj krokusoj
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
2. Vikipedio, Krokuso
2. Vikipedio, Krokuso
- angle:
- crocus
- beloruse:
- крокус
- bulgare:
- минзухар
- france:
- crocus
- germane:
- Krokus
- hungare:
- sáfrány
- katalune:
- crocus
- latinece:
- Crocus
- nederlande:
- krokus
- pole:
- szafran, krokus
- portugale:
- croco (ô) (bot.), crócus
- rumane:
- brândușă
- ruse:
- крокус
- svede:
- krokus
- ukraine:
- шафран