kribaĝ/o

kribaĝo

SPO Kartludo por du ĝis ses personoj, ludata per 52 kartoj kaj poento-tabulo, en kiu ludanto gajnas, kiam li atingas 121 poentojn: oni uzas la kribaĝ-tabulon por marki [poentojn] [1]; laŭ angla verkisto John Aubrey, kribaĝo estis inventita de la angla poeto Sir John Suckling en la frua 17-a jarcento [2].
1. Sebĉjo: Kribaĝo, Ludoj por Ĉiuj, 2011-02-24
2. Vikipedio, Kribaĝo, 2012-01-16
angle:
cribbage
france:
crib (jeu), cribbage (jeu)
pole:
cribbage (gra)

administraj notoj