kreten/o Z

kreteno

1.
Homo suferanta de denaska manko de tiroida hormono, kio kune kun manko de jodo en la nutraĵo kaŭzas gravajn simptomojn kiel difektita spino, kropon, idiotecon.
2.
(figure) Malspritegulo: la societo estas miksa, ĉar reĝo kaj almozulo, geniulo kaj kreteno, sidas apude [1]; kiamaniere voĉdoni, se ni kredas la reprezentantojn de niaj politikaj partoj se ne friponoj do almenaŭ kretenoj [2]?
angle:
 cretin
beloruse:
 крэтын
france:
 crétin
germane:
1. Kretin 2. Schwachsinniger
hispane:
 cretino
hungare:
 kretén, hülye, idióta, agyalágyult 1. kretén
katalune:
 cretí
nederlande:
 zwakzinnige, idioot 1. cretin
pole:
 kretyn, dureń, idiota, matoł 1. kretyn
portugale:
 cretino
ruse:
 кретин
ukraine:
 кретин, ідіот, недоумкуватий

kretene

Stulte, idiote: via vekhorloĝ' kretene / Ne bruis je la ĝusta hor' [3]; [ili] kretene konstruigis centralojn en regiono konata pro tertremoj [4]; mi estas devigata alfronti al mia kreteneco, al mia selekte limigita klerigado [5].
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
4. Monato, Paul Gubbins: Ne menciu la n-vorton
5. Monato, Paul Gubbins: Fama? Ne, dankon.
germane:
 idiotisch, beschränkt, bescheuert, schwachsinnig

kretenaĵo

Stultaĵo, idiotaĵo: misfamigi min, deklarante, ke „la aŭtoro, ŝajne, estas ‚atisto’”, […] mi rigardas ne nur kiel kretenaĵon, sed ankaŭ kiel simplan insulton [6]; lia aserto „en la unikoda epoko ankoraŭ plendi pri iksoj iomete ‚ex-modiĝas’” estas […] pura kretenaĵo [7].
6. Monato, André Cherpillod: Mi ne estas atisto
7. Monato, André Cherpillod: Pura kretenaĵo
germane:
 Dummheit, Schwachsinn

administraj notoj