kreks/o PIV1

krekso

ZOO
Unuspecia genro el familio raledoj (Crex crex), kun laŭta knara voĉo, vivanta en kampoj kaj herbejoj: krekso knaras kaj knaradas fore sur la sekalkampo [1]; kukolo estis en la kverkarbaro, kaj la unua krekso ekvoĉis el la fojnherboj tre estreme [2].

krekso, Sussex, Britujo
CC BY 2.0  [3]
1. August Strindberg, trad. Sten Johansson: Insulanoj de Hemsö, p. 50
2. Mary Webb, trad. Grace Kirkwood: Veneno Kara, ĉap. 4: Torĉoj kaj rosmarenoj
3. Ron Knight el Seaford, East Sussex, Britujo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Crex_crex,_Beachy_Head_1.jpg
angle:
corn crake
ĉine:
長腳秧雞 [chángjiǎoyāngjī], 长脚秧鸡 [chángjiǎoyāngjī]
france:
râle des genêts
germane:
Wachtelkönig
latinece:
Crex crex
nederlande:
kwartelkoning, spriet
ruse:
коростель

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.