*koton/o
*kotono
↝ 
- 1. ↝
Teksebla blanka delikata lanugo ĉirkaŭvolvanta la grajnojn de kotonarbo kaj el kiu oni fabrikas tolsimilan ŝtofon: kotona drapo, kotonhava ŝtofo; pro kultivado de kotono, maizo, batatoj kaj manioko necesis multaj manoj, nome sklavoj [1]; sub la flankojn de la birdo ŝi metis molan kotonon [2]; simpla T-ĉemizo el kotono englutas 2500 litrojn [da akvo] [3].
katuno, vato.
- 2.
- Kotonujo: sur la kampoj svarmis nudaj homoj, kiuj kolektis kukumojn aŭ semis kotonon [4]; plantoj, kiel kotono, kafo kaj kakao, estas zorge kultivataj por industria uzado [5].
1.
Monato, Renée Triolle: Observanto
observata
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
3. Monato, Renée Triolle: Ĉu vivofonto aŭ profitfonto?
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
5. Monato, Sagbadjelou Kokou/pg: Pro pluvo plu
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
3. Monato, Renée Triolle: Ĉu vivofonto aŭ profitfonto?
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
5. Monato, Sagbadjelou Kokou/pg: Pro pluvo plu
- angle:
- cotton
- beloruse:
- бавоўна
- ĉeĥe:
- bavlna
- france:
- coton
- germane:
- Baumwolle
- hispane:
- algodón
- hungare:
- gyapot, pamut
- indonezie:
- kapas
- pole:
- bawełna
- portugale:
- algodão
- ruse:
- хлопок
- slovake:
- bavlna
kotonujo
↝ 
Genro el familio de de malvacoj (Gossypium) de unu aŭ plurjaraj herboj, arbustoj kaj arbedoj kun mane ripaj, 3-7-lobaj folioj, grandaj unuopaj floroj, kapsuloj juglandgrandaj, 3-5 ĉambraj, enhavantaj brune nigrajn grajnojn, kiuj ĉe la industrie uzataj specioj estas dense harkovritaj: oni sukcesis fari transgenajn tabakplanton kaj kotonujon kun mikroba geno, kiu respondecas pri enzimo malkomponanta la herbicidon [6]; oni elprenis el tiuj riveroj ekde la erao de Stalin (komenco de la intensa kultivado de kotonujo en Uzbekio kaj Kazaĥio) multan akvon por irigacio [7].
- angle:
- cotton, cotton plant
- beloruse:
- бавоўна (расьліна)
- ĉeĥe:
- bavlník
- france:
- cotonnier
- germane:
- Baumwollstrauch
- hungare:
- gyapotcserje
- indonezie:
- tumbuhan kapas
- latinece:
- Gossypium
- pole:
- bawełna (roślina)
- ruse:
- хлопок (растение)
- slovake:
- bavlník
fulmkotono ↝
-
Kombita kotono preparita kun azotacido kaj flagranta kiel pulvo,
ĥemie t.e. celuloza
nitrato aŭ piroksilino:
solvante fulmkotonon en etero aŭ alkoholo, oni ricevas celoidinon, kiun
oni uzas por prepari specimenojn por mikroskopado;
el celuloido, kombinaĵo
de kotono kun kamforo,
ĝis 1950 oni produktis filmbendojn.
kolodio
- angle:
- guncotton, nitrocellulose
- beloruse:
- піраксілін, нітрацэлюлоза
- france:
- fulmicoton, coton-poudre
- germane:
- Blitzwolle
- hungare:
- lőgyapot
- indonezie:
- nitroselulosa
- pole:
- bawełna strzelnicza
- ruse:
- пироксилин, нитроцеллюлоза