10Kornval/o

10Kornvalo (GB‑CON)

GEOG
Graflando en la sudokcidento de Anglujo: en Kornvalo […] la lastaj parolanto de loka kelta lingvo mortis ĉirkaŭ la jaro 1800 [1]; ankoraŭ ekzistas en la okcidenta Francio kelta idiomo, nome la bretona, kiu tamen ne estas rekta derivaĵo de la galla, sed estis enkondukita en la 5a jarcento de homoj enmigrintaj el Kornvalo [2].
1. Monato, Garbhan MacAoidh: Reviviĝo de mortinta lingvo, 2006
2. Monato, Garvan Makaj (Garbhan Macaoidh): Malgravaj lingvoj gravas, 2013
angle:
Cornwall
france:
Cornouailles
germane:
Cornwall

10kornvala

Rilata al Kornvalo, la kornvalanoj, la tradicia kelta lingvo: post nia mallonga restado en Kornvalo, ni povas konfirmi, ke la kornvala ne estas mortinta lingvo, kvankam ĉie oni aŭdas la anglan [3].
3. Monato, Garvan Makaj: La kornvala ne mortinta!, 2008
germane:
kornisch

10kornvalano

Iu el Kornvalo: malgranda sed signifa kaj kreskanta nombro da kornvalanoj lernis kaj nun uzas la kornvalan kiel familian lingvon [4].
4. Monato, Garbhan MacAoidh: Reviviĝo de mortinta lingvo, 2006

administraj notoj