1koral/o PV

koralo

Kalka arboforma produktaĵo de iuj kniduloj formantaj koloniojn, ruĝa aŭ blanka, ordinare fiksita al submaraj rokoj: la palaco de la reĝo de la maro […] estas el koraloj, kaj la altaj fenestroj el la plej travidebla sukceno [1]; koraloj kaj kristalo ne estas atentataj […], posedo de saĝo estas pli valora ol perloj [2]; ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj [3]; la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis brilon junan kaj viglan Marta ; la regiono similis al tuta arbaro da blankaj koraloj [4].
angle:
coral
beloruse:
карал
bulgare:
корал
ĉeĥe:
korál
ĉine:
[shān], 珊瑚 [shānhú], 瑚 [hú]
france:
corail
germane:
Koralle
hispane:
coral
hungare:
korall, korallgyöngy, kaláris
japane:
サンゴ
nederlande:
koraal (zn.)
perse:
مرجان
pole:
koral
portugale:
coral
rumane:
coral
ruse:
коралл
slovake:
koral
tibete:
བྱུ་རུ་

korala

1.
El koralo: ŝi demetis sian koralan ĉirkaŭkolon [5]; fiŝetoj eliras el siaj koralaj hejmoj kaj min rigardas [6]; la naturo de Nov-Kaledonio proponas ravajn kamparajn pejzaĝojn, […] koralajn insulojn [7].
2.
Koralkolora: koralaj lipoj; ĉu ne estas pli bone […] klinadi la buŝon al ŝia korala buŝo [8]?
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
6. B. Kostinek: Inter la koraloj, Nica Literatura Revuo, 1956-11 ĝis 12 (2/2), p. 62-64a
7. Monato, Gérard Mansel: Ĉarma insulo en Pacifiko, 2014
8. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLIX
angle:
coral
beloruse:
каралавы
france:
corail
germane:
1. Korallen- 2. korallenrot
hungare:
1. korall- 2. korallpiros
japane:
サンゴの [さんごの], サンゴ製の [サンゴせいの], サンゴ色の [サンゴいろの]
nederlande:
koraal (bn.)
perse:
مرجانی
pole:
koralowy
rumane:
coraliu
ruse:
коралловый

administraj notoj