2konservatori/o Z PV

konservatorio

Supera lernejo pri spektaj belartoj.
a)
MUZ Supera muziklernejo celanta konservi la tradicion de muzikarto: mi diplomiĝis ĉe konservatorio [1].
b)
TEA Supera lernejo pri teatra arto: mi ekstudis en dram-konservatorio en Brno [2].
1. trad. ciifrancesco: La Dresado de la Grumblemulo, 2010
2. F. Kožík, trad. J. Karen kaj J. Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, [2001?]
angle:
conservatory
beloruse:
кансэрваторыя
bulgare:
консерватория
ĉeĥe:
konzervatoř
ĉine:
中央音乐学院 [ZhōngyāngYīnyuèXuéyuàn], 音乐学院 [yīnyuèxuéyuàn], 音乐院 [yīnyuèyuàn], 音乐学系 [yīnyuèxuéxì]
france:
conservatoire
germane:
Konservatorium 1.a Musikschule, Musikhochschule
hispane:
conservatorio
japane:
芸術学校 [げいじゅつがっこう], 音楽学校 [おんがくがっこう], 演劇学校 [えんげきがっこう], コンセルバトワール
katalune:
conservatori
nederlande:
conservatorium
perse:
کنسرواتوار 1.a هنرکدهٔ موسیقی
pole:
konserwatorium
portugale:
conservatório (mús.)
rumane:
conservator
ruse:
консерватория
slovake:
konzervatórium

administraj notoj