4klor/o, ĥloro BoRE

kloro, ĥloro (Cl)

KEM
Ĥemia elemento, halogeno, kun atomnumero 17, atompezo 35,453; gaso verdete flava, kun forta sufoka odoro, uzata por blankigo, seninfektigo ktp.: kloro aŭ ĥloro estas kemia elemento […], kiu kombiniĝas kun preskaŭ ĉiuj elementoj [1]; oni uzas la specialajn salajn solvaĵojn, entenantajn en necesaj koncentritecoj jonojn de natrio, kalio, kloro [2]; en Japanio ekde 1921, […] oni komencis en multaj urboj purigi per kloro akvotubojn [3]; ĝis 10 mil senkulpaj homoj estis perforte enpelitaj en klorigitajn brutvagonarojn, kaj de tie […] ili trairis sian lastan vojon al la murdkoncentrejo Treblinka [4].
angle:
 chlorine
beloruse:
 хлёр
bretone:
 klor
bulgare:
 хлор
france:
 chlore
germane:
 Chlor
hispane:
 cloro
hungare:
 klór
indonezie:
 klorin
itale:
 cloro
katalune:
 clor
latinece:
 Chlorum
nederlande:
 chloor
norvege:
 klor
pole:
 chlor
portugale:
 cloro
ruse:
 хлор
svede:
 klor
ukraine:
 хлор

administraj notoj