klerik/o [1]
kleriko
- Eklezia funkciulo; ekleziulo: pastroj kaj klerikoj interkonsentis speciale festi, ke finiĝis […] la religiaj kvereloj [2]; alia kleriko […] priskribis la vojon ekde Poitiers, Francio, verkante la unuan turisman gvidilon pri Santiago de Compostela [3]; neniu, krom kelkaj islamaj kaj kristanaj klerikoj, ricevis la permeson […] viziti la prezidanton [4]; Petrarko akceptis la klerikan karieron kiel honorindan profesion [5]. laiko1
Rim.:
En du pli fruaj vortaroj la vorto aperas kun adjektiva karaktero kaj derivaĵoj
klerikulo JED
resp.
klerikisto PVEF
.
2.
Monato, Ipfelkofer Jomo: Festo unika en la mondo
3. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
4. Monato, Princo Henriko Oguinye/pg: Bonŝanca prezidanto
5. N. Rossi: Francesco Petrarca, La Ondo de Esperanto, 2004:6
3. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
4. Monato, Princo Henriko Oguinye/pg: Bonŝanca prezidanto
5. N. Rossi: Francesco Petrarca, La Ondo de Esperanto, 2004:6
- angle:
- cleric, clergyman, ecclesiastic, divine
- beloruse:
- клірык
- ĉeĥe:
- duchovní, klerik
- ĉine:
- 神职人员 [shénzhírényuán], 牧师 [mùshī], 教士 [jiàoshì]
- france:
- clerc (ecclésiastique), ecclésiastique (subst.) ~a: clérical (relatif au clergé), de clerc, du clergé.
- germane:
- Kleriker, Geistlicher
- hispane:
- clérigo
- hungare:
- egyházi személy, klerikus
- japane:
- 聖職者 [せいしょくしゃ], 僧侶 [そうりょ]
- katalune:
- clergue
- malnovgreke:
- κληρικός
- nederlande:
- geestelijke
- pole:
- kleryk, duchowny
- ruse:
- клирик
- slovake:
- duchovný, klerik
- ukraine:
- духовна особа, служитель культу
klerikaro
- La korporacio de klerikoj ene de eklezio1: [aperis] du novaj sociaj kategorioj, kiuj sin profesie ekprezentis: la medicinistaro kaj la klerikaro [6]; la blanka klerikaro (en ortodoksismo, la klerikoj kiuj vivas inter la laikoj kaj rajtas esti edziĝintaj); la nigra klerikaro (en ortodoksismo, la klerikoj monaĥiĝintaj, kio estas deviga por la ĉefpastroj).
6.
Monato, Armando Zecchin: La sorĉistin-persekutoj: rerigardo
kaj reinterpretoj
- angle:
- clergy, pastorate, priesthood
- beloruse:
- клір, духавенства
- ĉeĥe:
- duchovenstvo, klér, klérus
- ĉine:
- 圣职 [shèngzhí], 神职 [shénzhí]
- france:
- clergé blanka ~aro: clergé séculier. nigra ~aro: clergé régulier.
- germane:
- Klerus, Geistlichkeit
- hispane:
- clero
- hungare:
- papság, klérus
- japane:
- 全聖職者 [ぜんせいしょくしゃ]
- malnovgreke:
- κλῆρος
- nederlande:
- clerus
- pole:
- kler, duchowieństwo
- ruse:
- духовенство, клир blanka ~aro: белое духовенство. nigra ~aro: чёрное духовенство.
- slovake:
- duchovenstvo, klér
- ukraine:
- духівництво, клір
klerikisma
- Favora al la klerikaro kaj al ĝia superregado; klerikala: ĉu la mondo, por kies savo Kristo komisiis al ni la disvastigadon de la Bona Novaĵo, ne interpretus nian revenon al la latina kiel eklezian (aŭ, tre eble, klerikisman) deziron por izola enmemiĝo [7]?
7.
K. Laughery:
Lingvoproblemoj en la Pontifikaj Romaj Universitatoj, Espero Katolika, 1980:10
- beloruse:
- клерыкальны
- ĉeĥe:
- klerikální
- france:
- clérical (favorable au cléricalisme)
- germane:
- klerikal, geistlich, kirchenfreundlich
- hungare:
- klerikális
- katalune:
- clerical
- nederlande:
- klerikaal
- pole:
- klerykalny
- rumane:
- clerical
- ruse:
- клерикальный
- slovake:
- klerikálny
klerikismo
- Politiko favora al la klerikaro; klerikalismo.
- beloruse:
- клерыкалізм
- france:
- cléricalisme
- germane:
- Klerikalismus, Kirchenfreundlichkeit
- hungare:
- klerikalizmus
- katalune:
- clericalisme
- nederlande:
- clericalisme
- pole:
- klerykalizm
- rumane:
- clericalism
- ruse:
- клерикализм
kontraŭklerikisma, kontraŭklerika
- Malfavora al la rego, al la influo, al la ekzisto de klerikaro: post lernado en la komunumo, de Cleyre komencis sian intelektulan engaĝon en la forte kontraŭklerika Liberpensisma movado [8].
8.
Vikipedio,
Voltairine de Cleyre, 2019-02-24
- beloruse:
- антыклерыкальны
- france:
- anticlérical
- germane:
- antiklerikal, kirchenfeindlich
- hungare:
- antiklerikális
- katalune:
- anticlerical
- nederlande:
- antiklerikaal
- ruse:
- антиклерикальный
kontraŭklerikismo
- Opinio, agado kontraŭa al la socia rolo de klerikaro.
- beloruse:
- антыклерыкалізм
- france:
- anticléricalisme
- germane:
- Antiklerikalismus
1.
Joseph Rhodes: The English-Esperanto Dictionary, 1908