*kio

*kio

1.
Demanda pronomo por neŭtraĵoj: kio okazis [1]? pri kio vi interparolis FK ?
2.
Nerekte demanda pronomo por neŭtraĵoj: neniu scias, kio morgaŭ lin trafos PrV ; li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi, tute sola [2]; rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino [3]; mi klarigis al vi, kio devas esti la celado de niaj kongresoj [4].
Rim.: En tiu senco, oni neniam esprimas la antaŭaĵon tio.
3.
Relativa pronomo uzata anstataŭ kiu, kiam ĝia antaŭaĵo estas:
a)
io, tio, ĉio (esprimita aŭ ne): mi volas, ke tio, kion mi diris, estu obeata; la urbo faris ĉion, kion ili povis por ke ni elportu […] la plej bonan rememoron [5]; pri kio ajn prudenta vi al ni parolos, viaj vortoj ne perdiĝos Hamlet ; (tio) kio ajn estos l' unua vidoto, […] ĝi estos al Dio oferota FK ; sorto ofte alsendas (tion), kion oni ne atendas PrV ; (ĉio) kio mia, tio bona PrV .
b)
antaŭa tuta propozicio: la naturo konservas sian moron, kion ajn la honto dirus Hamlet ; ŝi posedis fenomenan memoron, kio ŝin kapabligis traduki sen notoj plej longan paroladon; nun li havis tempon por ekzerci la soldatojn, kio estis lia plej amata okupo [6]; li ridas konstante, kio estas netolerebla; la kongresaj kunsidoj okazos en unu sola domego, kio multe helpos al la bona aranĝo.
c)
substantivigita adjektivo kun nedifina signifo: la plej bona, kion oni povus deziri [7]; mi promesis ne kaŝi antaŭ vi eĉ la plej malgrandan, kion mi povas ekscii pri la sorto de via frato [8]; la sola, kio […] mirigis ilin, estis tio, ke ili facile komprenis la lingvon [9]; tio ĉi estus la plej terura, kio povus al mi okazi [10]; tio estis la plej agrabla, kion oni povis al ŝi donaci [11]; la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin trankvile vivi [12]; la unua, kion ili aŭdis […], estis […] [13]; la blanka, kion li vidis, estis nur ŝaŭmo sur la maro FK .
Rim.: En tiu senco oni povas subkompreni la antaŭaĵon tio nur kiam ĝi estas je la sama kazo kiel kio: redonu, kion vi prenis.
Rim.: Pro la misinfluo de la eŭropaj lingvoj, oni kutimas uzi „kio“n ĉiam ununombre, malkiel en ekz-e la lingvoj tjurkaj kaj malsimetrie ol „kiu ― kiuj“; tial anstataŭ: nun decidu, kiojn vi kunprenos, kaj kiojn vi lasos ĉi tie, oni uzas ĉirkaŭfrazon: kiujn aĵojn vi kunprenos, aŭ tute mallogike uzas ununombron: kion vi kunprenos ― eĉ se temas pri pluraj aĵoj; tian mallogikaĵon oni neniam toleras ĉe kiujn vi kunprenos. Iam la akordo tamen neprigas plurnombron: „Mi kredis,“ diris sinjoro Gliddon, tre humile, „ke la Skarabo estis unu el la egiptaj dioj.“ „Unu el la egiptaj kioj?“ ekkriis la mumio salte stariĝante [14]. [Sergio Pokrovskij]
1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 21
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
8. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
14. E.A. Poe: Kelkaj vortoj kun mumio
afrikanse:
 wat
albane:
 çfarë
amhare:
 ምንድን
angle:
1. what 2. what 3. which, that tio, ~n: what. ĉion, ~n: everything (that).
arabe:
 ما
armene:
 ինչ
azerbajĝane:
 
beloruse:
 што
bengale:
 কি
birme:
 ဘာလဲ
bosne:
 ono što
ĉeĥe:
 co  co, což
dane:
 hvad
estone:
 mida
eŭske:
 zer
filipine:
 kung ano
france:
 quoi, que, quelle chose, qu'est-ce qui, qu'est-ce que, ce qui, ce que ~ ajn: quoi que, quelque chose que.
galege:
 o que
germane:
 was
guĝarate:
 શું
haitie:
 sa ki
haŭse:
 abin da
hebree:
 מה 3. אותו, מה ש-, אשר, ש-
hinde:
 क्या
igbe:
 ihe
indonezie:
1. apa 3. yang
irlande:
 cad
islande:
 hvað
japane:
 
jave:
 apa
jide:
 וואָס
jorube:
 kini
kanare:
 ಏನು
kartvele:
 რა
kazaĥe:
 не
kimre:
 beth
kirgize:
 эмне
kmere:
 អ្វីដែល
koree:
 무엇
korsike:
 ce
kose:
 intoni
kroate:
 što
kurde:
 çi
latine:
 quod
latve:
 ko
laŭe:
 ສິ່ງທີ່
litove:
 
makedone:
 што
malagase:
 inona
malaje:
 apa
malajalame:
 എന്ത്
malte:
 liema
maorie:
 te aha
marate:
 काय
monge:
 dab tsi
mongole:
 ямар
nederlande:
 wat
nepale:
 के
njanĝe:
 chani
okcidentfrise:
 guon
panĝabe:
 ਕੀ ਹੈ
paŝtue:
 څه
pole:
 co ~ ajn: co tylko.
ruande:
 iki
rumane:
 ce
ruse:
 что
samoe:
 ā
sinde:
 ڇا
sinhale:
 කුමක් ද
skotgaele:
 
slovake:
 čo  čo, čože  čo, čože tio, ~n: to, čo. ĉion, ~n: všetko, čo.
slovene:
 kaj
somale:
 waxa
ŝone:
 chii
sote:
 eng
sunde:
 naon
svahile:
 nini
taĝike:
 чӣ
taje:
 อะไร
tamile:
 என்ன
tatare:
 Нәрсә
telugue:
 ఏమి
turke:
tio, ~n: ne.
ukraine:
 що
urdue:
 کیا
uzbeke:
 nima
vjetname:
 những gì
volapuke:
1. kios 2. kios 3. kelos
zulue:
 lokho

administraj notoj