kinkon/o

kinkono

1.
BOT Arbo el la genro de rubiacoj el Peruo (Cinchona), havanta amaran ŝelon kontraŭfebran: ĥinino estas alkaloido eltirebla el la planto kinkono [1].

floraro de kinkono (Cinchona pubescens)
PD  [2]
2.
KEM La ŝelo de kinkono: la kinkono estas uzata pro siaj ecoj terapiaj; principo […] proklamata de Hipokrato […] asertis, ke oni povas kuraci ian malsanon pere de la substanco, kiu estigas malsanon similan al tiu kuracenda […], Hahnemann retrovis ĝin, kiam li eksperimentis [ĉe] si mem [per] kinkono kaj observis en sia organismo simptomojn similajn al tiuj de la marĉa febro [3]. PRT:ĥinino, kinkonino.
angle:
1. cinchona, cinchona tree 2. cinchona, cinchona bark
beloruse:
1. хінавае дрэва 2. хіна
bulgare:
1. хининово дърво 2. хининова кора
ĉine:
1. 金雞納樹 [jīnjīnàshù]
france:
1. quinquina (bot.) 2. quinquina (écorce)
germane:
1. Chinabaum, Chinarindenbaum 2. Chinarinde
hungare:
1. kínafa 2. kínafakéreg
japane:
キナノキ, キナ皮 [キナひ]
latinece:
1. Cinchona
nederlande:
1. kinaboom 2. kinabast
pole:
1. chinowiec 2. china
rumane:
1. chinchină
ruse:
1. хинное дерево, цинхона 2. хина
ukraine:
хінне дерево

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.