ketamin/o

ketamino

MED
C13H16ClNO, uzata kiel anestezilo, analgeziko kaj haluciniga drogo: heroino, haŝiŝo, LSD, mariĥuano ktp estas konsiderataj tute kontraŭleĝaj, [dum] kodeino, morfino, kokaino, ketamino kaj aliaj povas esti uzataj […] sub rigora ŝtata kontrolo [1]; ketamino povus eble antaŭmalhelpi memmortigon [de] depresiaj homoj [2].
1. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Stanislavo Belov: Rusio
2. Steve Eichblatt: La historio de psikedelismo en Usono, Usona Esperantisto, n-ro 06, 2020
angle:
ketamine
france:
kétamine
germane:
Ketamin
nederlande:
ketamine
ruse:
кетамин

administraj notoj