Kembriĝ/o

Kembriĝo

POLGEOG
Brita universitata urbo, proksimume 80 km nordoriente de Londono: mi parolis en Kembriĝo [1]; ni venis el Kembriĝo, kie niaj britaj samideanoj kun la plej granda laboremeco kaj gastameco preparis por ni belegan feston [2]; kion li ne povis en Kembriĝo, tion li faros en Krakovo VivZam ; per sia parolado kembriĝa li plenumis tion VivZam ; internacia teamo de sciencistoj el la Universitato de Kembriĝo [3]; la koncerna universitato devas esti triaranga (nu, Kembriĝo aŭ Oksfordo ĝi ne estas) [4].
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
3. Monato, Lenio Marobin: Elaĉetas sin (kelkaj) grasoj
4. Monato, Paul Gubbins: Ridante survoje al la banko
angle:
Cambridge
beloruse:
Кембрыдж
ĉine:
剑桥 [Jiànqiáo], 剑桥 [jiànqiáo], 康桥 [Kāngqiáo]
germane:
Cambridge
japane:
ケンブリッジ
ukraine:
Кембрідж

administraj notoj