katabol/o PIV1
katabolo
Ĉia bioĥemia procezo,
kiu disigas malsimplajn substancojn al pli simplaj
kaj produktas energion en vivaĵoj,
kontraste al anabolo:
lipidoj, per katabolo, povas esti fonto de energio por la homa
organismo
[1];
la ciklo de Krebs […] estas
centra parto de la elĉerpado de energio el nutraĵoj per la
katabolo de karbonhidratoj, lipidoj kaj proteinoj
[2].
metabolo
1.
E. Bojaĝieva:
Lipida metabolo: kolesterolo, IKU Florenco, 2006
2. Vikipedio, ciklo de Krebs, 2009-12-29
2. Vikipedio, ciklo de Krebs, 2009-12-29
- angle:
- catabolism
- beloruse:
- катабалізм
- ĉeĥe:
- katabolizmus
- ĉine:
- 异化作用 [yìhuàzuòyòng], 分解代謝 [fēnjiědàixiè]
- france:
- catabolisme
- germane:
- Katabolismus
- katalune:
- catabolisme
- pole:
- katabolizm
- rumane:
- catabolism
- slovake:
- katabolizmus
- ukraine:
- катаболізм