kartuzi/o PIV1

kartuzio

KAT Monaĥejo de la kartuzia ordeno, kutime izola en montara aŭ sovaĝa loko: la kartuzio de Valldemosa nestiĝas funde de ĉarma valeto, kiun ĉirkaŭas la krutaj rokvandoj de la monto [1].
1. J. Ribillard: Majorkaj azuleĥoj, La Nica Literatura Revuo, 1958-07 ĝis 08 (3/6), p. 211a-217a
ĉeĥe:
 kartouz, kartouza, kartouzy, kartuziánský klášter
france:
 chartreuse (monastère)
germane:
 Kartause (Kloster)
itale:
 certosa (monastero)
latinece:
 Ordo Carthusiensis
nederlande:
 kartuizerklooster
pole:
 zakon Kartuzów
ruse:
 картезианский монастырь
slovake:
 kartuziánsky kláštor
ukraine:
 картузія, картузіанський монастир

kartuziano

KAT Monaĥo vivanta laŭ la regularo starigita de sankta Bruno en la 11a jarcento: mi kredas, ke eĉ ne la kartuziana vivo estas tiel rigora [2].
ĉeĥe:
 kartuzián
france:
 chartreux
germane:
 Kartäuser (Mönch)
itale:
 certosino
nederlande:
 kartuizer
pole:
 kartuz
ruse:
 монах картезианского ордена
slovake:
 kartuzián
ukraine:
 картузіанець, картезіан, картезіанець

administraj notoj