karaoke/o, karaok/o
karaokeo, karaoko

Kantado de laikoj imitantaj famajn kantistojn ĉe akompana muziko kun kantotekstoj
videblaj sur ekrano, kutime farata kiel grupa aktivaĵo;
populara amuzaĵo, kiu ekestis en Japanujo en la 1970aj jaroj:
vivan karaokeon organizis dĵ Kunar kun akompano de la
ĉeestantaj bandoj kaj kant(aĉ)ado de kelkaj kuraĝaj festivalanoj
[1];
tre agrabla parto de nia tokiumado konsistis en vespermanĝo kaj
posta karaoko kun tokiaj esperantuloj
[2];
muziko en Esperanto estas trovebla en TTT, inkluzive de kelkaj
retejoj dediĉitaj al Esperanta karaokeo
[3].
Rim.:
La formo karaokeo estas multe pli ofte uzata ol
karaoko. Tamen, la formo karaokejo estas
pli ofte uzata ol karaokeejo
1.
Sten Johansson:
Kulturo ne logis esperantistojn, Libera Folio, 2005-07-27
2. Jorge Camacho: Japanujo kaj mi, Beletra Almanako 25
3. D. ap Fergus, UEA: Ĝisdate pri Esperanto 2002-02-25, soc.culture.esperanto, 2002-12-12
2. Jorge Camacho: Japanujo kaj mi, Beletra Almanako 25
3. D. ap Fergus, UEA: Ĝisdate pri Esperanto 2002-02-25, soc.culture.esperanto, 2002-12-12
- angle:
- karaoke
- beloruse:
- караоке (сьпеў пад фанаграму)
- bulgare:
- караоке
- ĉeĥe:
- karaoke
- ĉine:
- 卡拉OK [kǎlā'ōukèi], KTV
- finne:
- karaoke
- france:
- karaoke
- germane:
- Karaoke
- greke:
- καραόκε
- hebree:
- קַרְיוֹקִי
- hispane:
- karaoke
- hungare:
- karaoke
- indonezie:
- karaoke
- itale:
- karaoke
- japane:
- カラオケ [からおけ]
- katalune:
- karaoke
- koree:
- 가라오케, 노래방
- nederlande:
- karaoke
- perse:
- کارائوکه، کارائوکی
- pole:
- karaoke
- portugale:
- karaokê, karaoke, caraoquê (Brazilo), caraoque (Portugalujo)
- rumane:
- karaoke
- ruse:
- караоке
- slovake:
- karaoke
- svede:
- karaoke
- turke:
- karaoke
karaokei, karaoki

Fari karaokeon:
dum ses tagoj, inter la 2a kaj 8a de aŭgusto, ni muzikumis,
ekskursis, [...] dancegis kaj karaokeis
[4];
tre saĝa decido de Vinilkosmo estis aldoni senvoĉajn
sondosierojn,
tiel ke eblas karaokei la tutan albumon kun geamikoj aŭ dum
Esperanto-kunvenoj
[5];
post abundega kampara vespermanĝo, oni babilis kaj karaokis
esperante
[6].
4.
Tina Tišljar:
MIRO 2009 (Čakovec)
5. Siru Laine: recenze: Eterne Rima, TEJO Tutmonde, numero 140 (2010:2), paĝo 15
6. Nia agado, Kataluna Esperantisto, numero 328, paĝo 3
5. Siru Laine: recenze: Eterne Rima, TEJO Tutmonde, numero 140 (2010:2), paĝo 15
6. Nia agado, Kataluna Esperantisto, numero 328, paĝo 3
- angle:
- sing karaoke, do karaoke
- beloruse:
- сьпяваць караоке
- ĉine:
- 唱K [chàngK]
- japane:
- カラオケをする [からおけをする], オケる [おける] (slangaĵo)
- nederlande:
- karaoke zingen, karaoke doen, karaoken
karaokeejo, karaokejo

Loko kiu havas ekipaĵon por fari karaokeon:
nia instruistino faris la elekton, kaj klopodis igi nin
parkerigi la tekston kaj iom provkanti en karaokeejo
[7];
dum multaj jaroj kantado en karaokeejo estis por mi la sola
muzika aktivaĵo
[8];
dum varmaj semajnfinaj tagoj tamen ĝi fariĝas popol-festo kun la
plej granda subĉiela karaokejo de Germanio
[9];
homoj, kiuj estis ĉe la karaokejo dum la lasta JES, eble memoras
lin kiel la plej bonan kantiston de la vespero
[10].
7.
Bertilo Wennergren:
Kantokonkurso, BBBlogo, 2005-01-12
8. Usui Hiroyuki: Havaja somero en pekina vintro: mi eklernis ukulelon!, El Popola Ĉinio, 2016-04-05
9. Bernardo: Somere survoje en fola urbo, 2010-06-23
10. Manuel: Raporto pri la Evangelia Eklezia Foiro en Hamburgo, Esperanto aktuel 2013/3
8. Usui Hiroyuki: Havaja somero en pekina vintro: mi eklernis ukulelon!, El Popola Ĉinio, 2016-04-05
9. Bernardo: Somere survoje en fola urbo, 2010-06-23
10. Manuel: Raporto pri la Evangelia Eklezia Foiro en Hamburgo, Esperanto aktuel 2013/3
- angle:
- karaoke bar, karaoke room, karaoke lounge, karaoke venue, karaoke establishment
- beloruse:
- караоке (бар, рэстаран і да г. п.)
- ĉine:
- 歌厅 [gētīng]
- japane:
- カラオケボックス [からおけぼっくす], カラオケ屋 [からおけや], カラオケ店 [からおけみせ], カラオケルーム [からおけるーむ]
- koree:
- 노래방
- nederlande:
- karaokebar, karaokekamer
karaokeilo, karaokilo

Maŝino per kiu oni povas fari karaokeon, kiu enhavas aŭ povas
konektiĝi al laŭtparolilo, mikrofono, ekrano kaj kantoelektilo:
en 2008 per kelkaj karaokeiloj jam eblis uzi kiel bazojn
dosierojn en Ogg/Vorbis, FLAC kaj multaj
aliaj aranĝoj
[11];
tre bonkonata firmao SunflyKaraoke montras firmaojn
de karaokeiloj PowerKaraokePro kaj
KaraokeBuilderStudio
[12];
Joe Hatch [...] posedas biciklon, per kiu
li transportas laŭtparolilojn, mikrofonon kaj karaokilon
[13].
11.
Tina Tišljar:
MIRO 2009 (Čakovec)
12. listo de esperantlingvaj karaokekantoj, Kantarviki
13. Bernardo: Karaoko alfreska, 2010-09-12
12. listo de esperantlingvaj karaokekantoj, Kantarviki
13. Bernardo: Karaoko alfreska, 2010-09-12
- angle:
- karaoke machine
- beloruse:
- караоке (апарат)
- nederlande:
- karaokemachine