*kapr/o UV

*kapro

ZOO
Genro el la familio bovedoj (Capra), kun mentonbarbo kaj sabroformaj aŭ ŝraŭbe turnitaj kornoj: saltkuri kiel kapro [1]; [en] la nacia parko Vanoise […] troviĝas raraj sovaĝaj kaproj, ĉamoj, marmotoj [2]; li vivis kun kaproj, katoj, hundo kaj papago [3]; mi kaptis maljunan kapron kaj kelke da kapridoj [4]; mia malgranda fratino Anastazio, enkudrita en felon de kapro, pendis sur mia dorso [5]; maljuna homo [kun] tanita haŭto […] kaj barbo de kapro [6]; obstina kiel kapro PrV ; tro nutrata kapro fariĝas kiel apro (feliĉo fierigas) PrV .
hejma kapro (Capra aegagrus hircus), Bergen, Norvegujo
CC BY-SA 4.0  [7]
angle:
goat
beloruse:
казёл, каза (від)
bretone:
bouc'h, gavr
bulgare:
коза
ĉeĥe:
koza
ĉine:
山羊 [shānyáng]
france:
bouc, chèvre (animal)
germane:
Ziege
hispane:
cabra
hungare:
kecske
ide:
kapro
indonezie:
kambing
japane:
ヤギ (山羊) [やぎ]
katalune:
cabra
latinece:
Capra
nederlande:
geit
pole:
koza
rumane:
capră
ruse:
козёл
slovake:
koza
tibete:
ར་
ukraine:
цап, козел, коза
volapuke:
kapar

virkapro

ZOO Virseksa kapro: li apartigis en tiu tago la virkaprojn […] kaj ĉiujn kaprinojn [8]; maljunaj virkaproj havas solidajn kornojn – li murmuris [9]; eksvirkapro (kastrita kapro).
angle:
billy
beloruse:
казёл
france:
bouc
hungare:
kecskebak
ide:
kaprulo
indonezie:
kambing jantan
japane:
雄ヤギ [おすやぎ]
katalune:
boc, cabró, cabrot
nederlande:
bok eksvir~o: hamel.
pole:
kozioł, cap
rumane:
țap
ukraine:
цап
volapuke:
hikapar eksvir~o: hokapar.

kaprino

ZOO Inseksa kapro: li apartigis […] ĉiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn [10]; bodego [estas] sakŝalmo el haŭto de kaprino [11]; en la korto vagis malgrasa kaprino [12]; ili povas melki siajn malgrasajn kaprinojn, […] sed neniam komerci [13]; kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas PrV .
angle:
nanny
beloruse:
каза
bretone:
gavr
ĉine:
[yáng], 麣 [yán]
ĉuvaŝe:
качака
france:
chèvre (animal)
ide:
kaprino
indonezie:
kambing betina
japane:
雌ヤギ [めすやぎ]
katalune:
cabra (femella)
nederlande:
geit, sik
pole:
koza
rumane:
capră
ruse:
коза
ukraine:
коза
volapuke:
jikapar

kaprido

ZOO Ido de kapro: sep kapridoj [14]; Gideon […] pretigis kapridon kaj macojn [15]; per la feloj de la kapridoj ŝi vestis liajn manojn [16]; ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino [17].
angle:
young goat
beloruse:
казьляня, казьлянё
ĉuvaŝe:
качака путекки
france:
chevreau
ide:
kaproyuno, kapryuno
indonezie:
anak kambing
itale:
capretto
japane:
子ヤギ [こやぎ]
katalune:
cabrit
nederlande:
lam
pole:
koziołek, koźlę
rumane:
fleașc
ukraine:
цапеня
volapuke:
kaparül

kapraĵo

KUI Viando de kapro: mi trovis iom da pano kaj […] da sekigita kapraĵo [18]; freŝa saŭco de kapraĵo [19]; la ĉefaj viandoj estas la bovaĵo, kokidaĵo, kapraĵo, ŝafaĵo [20].
angle:
goatmeat, goat meat, chevon
beloruse:
казьляціна
france:
viande de chèvre
germane:
Ziegenfleisch
indonezie:
daging kambing
japane:
ヤギの肉 [やぎのにく]
pole:
kozina, koźlęcina
ruse:
козлятина
ukraine:
козлятина, козлина, цапина
volapuke:
kaparamit

kapraro

AGR Aro de kune vivantaj kaproj: du malgrandaj kapraroj [21]; baldaŭ kreskis lia kapraro de 30 ĝis 700 bestoj [22]. SUP:grego
beloruse:
казіны статак
germane:
Ziegenherde
indonezie:
kambing-kambing, kumpulan kambing

alpa kapro

Specio de sovaĝa kapro (Capra ibex), vivanta en Alpoj; ibekso: [el] rompitaĵoj de ardezaj tabuletoj kun misteraj gravuraĵoj li kunmetis unue gravuraĵon de alpa kapro [23].
paro de alpaj kaproj (Capra ibex)
CC BY-SA 2.5  [24]
beloruse:
казярог (жывёла)
france:
bouquetin
germane:
Alpensteinbock
indonezie:
Ibex Alpen
latinece:
Capra ibex

propeka kapro, pekporta kapro, pekofera kapro

1.
BIB Ofera kapro, kiun la hebrea ĉefpastro ŝarĝis per ĉiuj pekoj de Izrael: li prenis la propekan kapron de la popolo, kaj buĉis ĝin kaj faris el ĝi pekoferon [25]; [ili] alportis bruloferojn al Dio de Izrael: […] sepdek sep ŝafidojn, dek du pekoferajn kaprojn [26].
2.
(frazaĵo) Homo aŭ afero, kulpigata aŭ punata pro eraroj de aliuloj: la policon […] pli kaj pli konscias, ke ĝi estos uzata kiel propeka kapro kaj ke oni akuzos ĝin fuŝe esplori [27]; ili forŝovis la plej ekologie danĝerajn produktejojn al Ĉinio kaj Barato, […] alia propeka kapro estas la krudmaterialaj industrioj, rilataj al bruligado de fosiliaĵoj [28].
angle:
scapegoat
beloruse:
ахвярны казёл
bretone:
bouc'h ar pec'hedoù
ĉeĥe:
hříšná koza
ĉine:
代罪羔羊 [dàizuìgāoyáng], 替罪羊 [tìzuìyáng], 替罪羔羊 [tìzuìgāoyáng], 垫背 [diànbèi]
france:
bouc émissaire
germane:
Sündenbock
hispane:
chivo expiatorio
hungare:
bűnbak
indonezie:
1. kambing korban 2. kambing hitam, tumbal
japane:
贖罪のヤギ [しょくざいのヤギ], 身代わりのヤギ [みがわりのヤギ], 他人の罪を負わされる人 [たにんのざいをおわされるじん], スケープゴート
katalune:
1. boc expiatori, boc emissari 2. cap de turc
nederlande:
zondebok
pole:
kozioł ofiarny 1. koziołek ofiarny
rumane:
țap ispășitor
ruse:
козёл отпущения
slovake:
hriešna koza
ukraine:
козел відпущення, офірний цап

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
alpa ~o : Mankas verkindiko en fonto.