kapitul/o

kapitulo

1.
BOT Infloresko kun diskforme vastiĝinta akso, sur kiu sentige sidas la floroj kvazaŭ en korbeto: kapitulo de leontodo, asteracoj.
2.
KAT En la okcidenta kristanismo, kolektiva organo kiu prizorgas aferojn de monaĥejo, katedralo, ordeno ktp: Laŭ validaj ekleziaj leĝoj la tuta jurisdikcio transiris al rezidenca kapitulo, kiu devis el siaj vicoj elekti la kapitulan vikarion, kiu gvidus la diocezon ĝis nomumo de nova episkopo [1]. TUT:kanoniko
3.
Ekzekutiva komitato de la Esperanta Civito: La Konsulo prezidas ambaŭ branĉojn de la Parlamento, sed ankaŭ plenumas la ekzekutivan povon, aplikante la parlamentajn decidojn pere de „registaro“ nomata Kapitulo [2].
1. Josef Vojáček: Tra la kruca vojo, Dio Benu, №109 (2018:1).
2. Finvenkismo kaj centralismo, aŭ raŭmismo kaj federismo? Intervjuo al Giorgio Silfer.La Ondo de Esperanto
angle:
1. capitulum 2. chapter
france:
1. capitule 2. chapitre
germane:
1. Körbchen
hungare:
1. fészekvirágzat
katalune:
1. capítol (bot.)
latine:
2. capitulum
pole:
1. koszyczek (kwiatostan) 2. kapituł
rumane:
1. coș
ruse:
1. головка 2. капитул
ukraine:
1. головка, капітул

administraj notoj