kameciparid/o

kameciparido

BOT Ĉiamverda, mezgranda aŭ granda arbo el koniferoj kun horizontale plataj branĉoj, el Orientazio kaj Nordameriko; genro el familio cipresacoj (Chamaecyparis): ni plantis ... apud la domo pli delikatajn arbojn kiel tujon, kameciparidon kaj noblan abion [1]; la konstruaĵoj kaj la koridoro estas vermiljon-koloraj kaj tegmentitaj per arboŝeloj de kameciparido [2].
Rim.: Aliaj esperantigoj: kamecipariso PIV1 Viki, kameciparo NePiv.
1. P. Neergaard: La vivo de la plantoj, J. Régulo, 1947
2. Osioka Moritaka: Vojaĝo en Hirosima, 2005
beloruse:
кіпарысавік, ілжэкіпарыс
france:
chamaecyparis, faux cyprès
germane:
Scheinzypresse
katalune:
camecíparis
latinece:
Chamaecyparis
pole:
cyprysik
rumane:
chamaecyparis

administraj notoj