*kalson/o

*kalsono

TEKS Pantaloneto portata kiel subvesto sub pantalono aŭ jupo; simila vesto portata en somero: jako, veŝto, eĉ kalsono ĝenus viajn movojn, […] ‐ taŭgas nur l' Adam-kostum'! [1]; ili post la lernejaj jaroj ŝatas vesti sin mode malprude, per […] tre kurtaj kalsonoj aŭ minijupo […] – do iom malbongusta kaj provoka al la junuloj [2].
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
2. Monato, Albisturo Kvinke: Internacia miskompreno
angle:
underpants, undershorts, drawers
beloruse:
споднікі
bulgare:
долни гащи
ĉeĥe:
kalhotky, podvlékačky, spodky
ĉine:
內褲 [nèikù], 衩 [chǎ], 三角裤 [sānjiǎokù], 裤衩 [kùchǎ], 衬裤 [chènkù], 短絝 [duǎnkù]
france:
caleçon, culotte (sous-vêtement), slip
germane:
Unterhose, Shorts
hispane:
calzón
hungare:
alsónadrág
japane:
パンツ [ぱんつ], トランクス
katalune:
calces, bragues, calçotets
nederlande:
onderbroek
perse:
زیرشلواری، شورت
pole:
kalesony, bokserki, figi (majtki)
rumane:
indispensabili, șort, pantaloni scurți, chiloți
ruse:
кальсоны, панталоны (бельё), подштанники, трусы
slovake:
spodky
taje:
กางเกงใน
ukraine:
кальсони, панталони, труси

bankalsono

TEKS Kalsono taŭga por uzi dum banado: bankalsono estas […] kalsono farita el speciala elastano por uzo en naĝejo aŭ marakvo [3].
angle:
bathing suit, swimsuit
beloruse:
плаўкі (бялізна)
bulgare:
бански гащета
ĉeĥe:
pánské plavky
ĉine:
泳裤 [yǒngkù], 游泳裤 [yóuyǒngkù]
france:
caleçon de bain, maillot de bain
germane:
Badehose
hungare:
fürdőnadrág
japane:
水泳パンツ [すいえいパンツ]
nederlande:
zwembroek
perse:
مایو
pole:
kąpielówki
rumane:
slip
ruse:
плавки
slovake:
plavky pánske
ukraine:
плавки

ŝtrumpokalsono, kalsonŝtrumpoj

TEKS Unupeca strikta subvesto kovranta la malsupran parton de la korpo de la talio ĝis la piedoj, portata precipe de la virinoj kaj infanoj anstataŭ la iamaj ŝtrumpoj Vi povos porti jupon kaj bluzon, kaj krome vian ruĝan ŝtrumpokalsonon, se ne estos varma vetero [4].
Rim.: PIV2 donas ambaŭ formojn, sed ŝajnas preferi ‹kalsonŝtrumpoj›n. Kontraŭe, mi opinias preferinda la formon ‹ŝtrumpokalsono›, ĉar ĝi estas regula rilate la nombron. [Sergio Pokrovskij]
4. Sten Johansson: Marina, Mondial, 2013. ISBN 1595692711, 9781595692719. Ĉap. 6ª, p. 27ª
angle:
pantyhose
beloruse:
калготкі
ĉine:
裤袜 [kùwà], 连裤袜 [liánkùwà], 紧身衣裤 [jǐnshēnyīkù]
germane:
Strumpfhose
japane:
タイツ, パンティストッキング
pole:
rajstopy
rumane:
dresuri
ruse:
колготки

administraj notoj

ban~o: Mankas dua fontindiko.
ŝtrumpo~o, ~ŝtrumpoj: Mankas dua fontindiko.