*Juni/o, juni/o

*Junio, junio

KAL Sesa monato de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro, inter Majo kaj Julio: la dek du monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio, Julio, […] DL ; la kontrakto finiĝis la 30-an de Junio FK ; de la komenco de junio ĝis la fino de septembro, Nilo leviĝas kaj superverŝas preskaŭ la tutan Egipton [1].
VD:Januaro, Rim.
afrikanse:
Junie
angle:
June
beloruse:
чэрвень
bretone:
Mezheven, Even
bulgare:
юни
ĉeĥe:
červen
ĉine:
六月 [Liùyuè], 六月份 [liùyuèfèn], 六月 [liùyuè]
france:
juin
germane:
Juni
greke:
Ιούνιος
hebree:
חודש יוני
hispane:
junio
hungare:
június
ide:
junio
indonezie:
Juni
itale:
giugno
japane:
六月 [ろくがつ]
loĵbane:
xavma'i, matsi'uma'i
nederlande:
juni
okcidentfrise:
juny
perse:
ژوئن
pole:
czerwiec
portugale:
junho
rumane:
iunie
ruse:
июнь
slovake:
jún
svede:
juni
tibete:
ཟླ་བ་དྲུག་པ་
tokipone:
tenpo mun nanpa luka wan
turke:
haziran
ukraine:
червень
volapuke:
yunul

junia

Okazanta en Junio, rilata al Junio: subita junia pluvo [2]; hoteloj en junio malaltigas siajn prezojn kaj varbas per la romantika nocio „junia novedzino[3]; junia referenduma malvenko [4]; la junia numero, kiu atingis min je la fino de la eldonmonato, estas tre interesa [5].
beloruse:
чэрвеньскі
ide:
juniala
japane:
六月の [ろくがつの]
volapuke:
yunulik

administraj notoj