jasp/o PV , jaspis/o MT
jaspo, jaspiso
- Malmola kaj nediafana ŝtono, simila al agato, havanta multkolorajn striojn kaj makulojn: multekostaj ŝtonoj vin kovris: rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso [1]. en aspekto simila al ŝtono jaspisa kaj sardia [2]; uzu oron, arĝenton, malakiton, turkisojn, jaspisojn, smeraldojn [3]; iliajn jaspisajn korpojn ruĝigis la sango FdO ; la Sankta Kapelo [estas] realigita per noblaj materialoj: bronzo, jaspo kaj marmoro [4]; la preĝejan fasadon kaj internon ornamas pli ol 500 antikvaj kolonoj el marmoro, porfiro, jaspo, serpenteno kaj alabast[r]o [5].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 28:13
2. La Nova Testamento, Apokalipso 4:3
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
4. 1983 - Baziliko NiaSinjorino Pilar - Frateco
5. Esperanto-Brno
2. La Nova Testamento, Apokalipso 4:3
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
4. 1983 - Baziliko NiaSinjorino Pilar - Frateco
5. Esperanto-Brno
- angle:
- jasper
- beloruse:
- яшма
- bulgare:
- яспис
- ĉeĥe:
- jaspis
- ĉine:
- 碧玉 [bìyù], 碧玉 [bìyù]
- france:
- jaspe
- germane:
- Jaspis
- greke:
- ίασπις
- hebree:
- ישפה
- hispane:
- jaspe
- hungare:
- jáspis
- itale:
- diaspro
- japane:
- ジャスパー, 碧玉 [へきぎょく]
- katalune:
- jaspi
- nederlande:
- jaspis
- portugale:
- jaspe
- ruse:
- яшма
- slovake:
- jaspis
- svede:
- jaspis
- ukraine:
- яшма
jaspi
- Farbi multkolore imitante la kolorojn de jaspo: jaspi la randojn de libro.
- beloruse:
- фарбаваць, імітуючы яшму
- ĉine:
- 碧玉 [bìyù]
- france:
- jasper
- hungare:
- márványoz
- itale:
- marmorizzare
- japane:
- 縞模様をつける [しまもようをつける]
- katalune:
- jaspiar
- ukraine:
- розфарбовувати під яшму