Japani/o PIV1

Japanio

GEOGPOL Japanujo: fine venis respondo el Japanio, pasis jam kvin semajnoj, de kiam mi skribis tien [1]; Japanio, kultura kolonio de Ĉinio, simiis la sistemon de sia najbaro ekde la sepa jarcento [2]; Japanio alprenis la politikon de fermita lando ekde la mezo de la 17a jarcento, sub kiu iu ajn, kiu provis iri eksterlanden, estis punata per morto [3]; kiu estas la plej populara manĝaĵo en Japanio, ĉu ekzemple suŝio aŭ tempurao [4]?
URL:AdE: Listo de Rekomendataj Landnomoj
1. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, ĉapitro 2a
2. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
3. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
4. Igarasi Takeo: Internacia manĝaĵo, internacia lingvo, Monato, 2000/07, p. 9
angle:
Japan
beloruse:
Японія
bulgare:
Япония
ĉeĥe:
Japonsko
ĉine:
日本 [Rìběn]
france:
Japon, Etat du Japon
germane:
Japan
hinde:
जापान
hispane:
Japón
hungare:
Japán
ide:
Japonia
indonezie:
Jepang
interlingvae:
Japon
itale:
Giappone
japane:
日本 [にほん, にっぽん]
koree:
일본
nederlande:
Japan
okcidentale:
Japan
pole:
Japonia, Kraj Kwitnącej Wiśni (poet.)
portugale:
Japão
slovake:
Japonsko
svede:
Japan
tokipone:
ma Nijon
turke:
Japonya
ukraine:
Японія
volapuke:
Yapän

administraj notoj