izomorf/a PVEF
izomorfa
- 1.
Havanta la saman formon kiel la alia.
- 2.
Kristaliĝanta laŭ la sama aŭ tre simila formo: la trinatria salo estas blanka aŭ senkolora solido […] ĝia salo dodekahidrata estas izomorfa kun trinatria fosfato [1].
- 3.
Izomorfia: oni povas pruvi, ke ĉiuj modeloj de la formaligita teorio estas izomorfaj unu kun la alia, alivorte, la duaordaj aksiomoj de Peano plene priskribas la strukturon de la naturaj nombroj [2].
- 4.
Tradukebla inter ambaŭ prezentoj sen perdo de informoj: LLVM subtenas tri mezprezentajn izomorfajn formojn: hom-legebla asembla formo, C++ objekta formo […] kaj densa duumkoda formo por seriigo [3].
- beloruse:
- ізаморфны
- ĉine:
- 3. 同构 [tónggòu]
- france:
- isomorphe
- germane:
- 1. isomorph, formgleich 2. von gleicher Kristallform 3. isomorph
- hungare:
- izomorf, azonos alakú
- japane:
- 同形の [どうかたの], 同型の [どうかたの]
- nederlande:
- 1. gelijkvormig 2. isomorf
- portugale:
- isomorfo
- ruse:
- изоморфный
- ukraine:
- спец. ізоморфний, подібний за формою