introvert/a

introverta

PSI Reaganta al okazaĵoj post analizo, atenta pri siaj pensoj prefere ol pri objektoj; pripensema; introvertita: provizore mi liberiĝis de mia peza introvertiĝo [1]; Aureliano iĝis ĉiufoje pli enpensa kaj silenta, pro la introverta kaj kalcina karaktero de sia pasio [2]. ANT:ekstraverta
Rim.: Forma simileco de introverta kaj ekstraverta kaŭzas proksimigojn; la formo intraverta (kun a) aperas iom en tekstoj. [ĵv]
1. B. Vaha: Adolesko, 1987
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, 1992
angle:
introverted
beloruse:
інтравэртны
ĉeĥe:
introvertní
ĉine:
內向 [nèixiàng], 內斂 [nèiliǎn]
france:
introverti (adj.)
nederlande:
introvert
slovake:
introvertný

introvertulo

PSI Homo kun introverta karaktero; introvertito: estante introvertulo, mi ege malŝatas veni kien ajn [3].
3. P. Moĵajev: Sabata esplor-vagado, 2009-04-30
angle:
introvert
beloruse:
інтравэрт
france:
introverti (subst.)
nederlande:
introverte persoon

administraj notoj

~ulo: Mankas dua fontindiko.