inkub/o Z
inkubo
- 1.
- Peniga aŭ teruranta sonĝo kun sento de premeganta pezo: la inkubo de la superstiĉo, kiel en la sinjora domo, tiel ankaŭ en la ŝipista domo, enrampas eĉ tra serura truo [1]; por mia sento estus ja inkub' eĉ sonĝe la adulta am-amuzo [2]; sonĝinkubo formiĝas per vaporo el plena stomaktubo [3]. premsonĝo.
- 2.
- Demono, preninta formon de viro por sekskuniĝi kun dormanta virino: hibrida idaĉo de simio kaj inkubo [4]. sukubo.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
2. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, LI
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Mi sonĝis dum noktohoro
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 8
2. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, LI
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Mi sonĝis dum noktohoro
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 8
- angle:
- 1. nightmare 2. incubus
- beloruse:
- 1. кашмар 2. інкуб
- bulgare:
- 1. кошмар
- ĉeĥe:
- můra, těžký sen
- ĉine:
- 1. 夢魘 [mèngyǎn], 魇 [yǎn], 噩夢 [èmèng], 恶梦 [èmèng], 寎 [bìng], 夢魔 [mèngmó], 可怕的事物 [kěpàdeshìwù]
- france:
- 1. cauchemar, mauvais rêve 2. incube
- germane:
- 1. Alptraum, Albtraum, Alpdrücken, Alpdruck 2. Alp, Alb, Inkubus, Nachtmahr, Nachtgespenst
- hispane:
- 1. pesadilla
- hungare:
- 1. lidércnyomás, rémálom 2. lidérc, gonosz szellem
- itale:
- 2. incubo
- japane:
- 夢魔 [むま], インクブス, 悪夢 [あくむ]
- katalune:
- 1. malson 2. íncub, íncube
- nederlande:
- 1. nachtmerrie 2. incubus
- perse:
- 1. کابوس 2. بَختَک، فَرَنجَک
- pole:
- 1. koszmar senny, nocna zmora, mara 2. inkub
- portugale:
- 1. pesadelo 2. íncubo
- ruse:
- 1. кошмар 2. инкуб
- slovake:
- mora, ťažký sen
- ukraine:
- інкуб, нічний кошмар, сон з примарами
administraj notoj
pri
~o 2.:
Eblas demandi sin, cxu la mitoj pri inkuboj/sukuboj ligigxas nur al katolikismo aux, pli vaste, al religio. [MB]