inka/o

inkao

HIS
1.
Reganto de sudamerika civilizo kiu daŭris de la 13a ĝis la 16a jc kaj ampleksis ĝis 200 etnojn: ili ne povis inspiriĝi el malaperintaj imperioj, kiel tiuj de la Inkaoj aŭ de la Aztekoj, en sia batalo por sendependeco [1]; la ajmara popolo, kiu loĝas en la regiono de la lago Titikako […] en la 15a jarcento […] devis submeti sin al la supera potenco de la inkaoj [2].
2.
Ano de tiu civilizo: la regulega, preskaŭ senescepta keĉua lingvo de la inkaoj [3]. VD:azteko
1. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, Pri imperio
2. Garbhan MacAoidh: La ajmara, ĉu Esperanto de la Andoj?, Monato, 2002/02, p. 25
3. Garbhan MacAoidh: La ajmara, ĉu Esperanto de la Andoj?, Monato, 2002/02, p. 25
angle:
Inca
ĉine:
印加人 [yìnjiārén], 印加文明 [yìnjiāwénmíng], 印加 [yìnjiā]
france:
Inca
germane:
Inka
japane:
インカの王族 [いんかのおうぞく]
nederlande:
Inca
ruse:
1. Верховный Инка 2. инка
ukraine:
інк

administraj notoj