*infer/o

*infero

1.
REL En antikvaj religioj, regno de la mortintoj, ofte prezentata kiel senĝoja subtera loko: je ĉiuj dioj de la infero mi ĵuras... [1]; Vergilio rakontas pri vizito de Eneo en la inferon; en tiuj tagoj, inter la 1a kaj 11a de Nisano, okazis granda festo: Marduko (...) revenis el Infero kaj venkis la perfidulon Ereo [2].
Rim.: Zamenhof uzis en sia biblia traduko la universalan vorton „infero“ por traduki la hebrean Ŝeol' (ekz-e en Nombroj 6:30); sed la viktorianajn redaktistojn tio ŝokis, kaj ili anstataŭigis ĝin per sentraduka hebreaĵo (dum en la Nova Testamento ili esprimas la samon per la greka speco de infero1, Hadeso). Rezulte la Londona Biblio tute ne uzas la vorton infero! [Sergio Pokrovskij]
2.
KRI Loko kie regas la diablo kaj kie kondamnitaj animoj suferas eternan punon, kontraste al la ĉielo aŭ paradizo: li diris, ke la homoj estas malpiaj kaj tial Dio devas ilin puni, kaj post la morto la malbonuloj venas en la inferon, kie ili devas eterne bruli [3]; li ... venis fine al granda nigra pordego; ĝi estis la pordego de la infero [4]; (frazaĵo) iru en la inferon (ne plu incitu min) kun viaj pruvojZ !
3.
(figure) Loko, situacio, en kiu oni forte suferas (laŭ la senco infero2): nun iru hejmen, kaj la infero, kiun aranĝos por vi via edzino, estu via puno [5]; en tiu domo, vivo estas infero.
angle:
1. underworld 2. hell 3. hell
beloruse:
пекла
ĉeĥe:
inferno, infernum, peklo
ĉine:
阴曹 [yīncáo], 地狱 [dìyù]
france:
enfer
germane:
Hölle
hispane:
infierno
hungare:
pokol
japane:
地獄 [じごく], 修羅場 [しゅらば], 生き地獄 [いきじごく], 死後の世界 [しごのせかい], 冥界 [めいかい]
nederlande:
hel
perse:
دوزخ، جهنم
portugale:
inferno
ruse:
ад 1. преисподняя, царство теней, царство мёртвых
slovake:
inferno, peklo, podsvetie
svede:
helvete
ukraine:
пекло

infera

1.
Rilata al infero: la inferaj turmentoj; la inferaj pordegoj.
2.
(figure) Havanta la malbonegecon de la infero; multsuferiga: infera karaktero, krueleco, malico, bruoZ ; tio postulas inferan paciencon kaj senĉesan ekzerciĝadon [6].
angle:
hellish 1. infernal
beloruse:
пякельны
ĉeĥe:
infernální, pekelný, podsvětní, ďábelský
ĉine:
苦不堪言 [kǔbùkānyán], 难以忍受的 [nányǐrěnshòude]
france:
infernal
germane:
höllisch, infernalisch
hispane:
infernal
hungare:
pokoli
japane:
地獄の [じごくの], 地獄のような [じごくのような], すさまじい
nederlande:
hels
perse:
جهنمی
portugale:
infernal
ruse:
адский
slovake:
diabolský, pekelný
svede:
helvetisk
ukraine:
пекельний

administraj notoj

pri infer/o :
  Kongruigi kun Edeno, Elizeo, Paradizo, ekzemple pri
  uskleco.
  [MB]
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.