idiolekt/o NePiv
idiolekto

-
Tuto da lingvaj apartaĵoj (vortoprovizaj, gramatikaj,
frazeologiaj, fonetikaj) de parolmaniero propra al iu
individuo:
koncerne ĉiutagaĵojn Esperanto ofte montriĝas ne kiel
idiomo unuece lernebla kaj senkonflikte instruebla sed
kiel aro da idiolektoj aŭ grupolektoj
[1];
Kaj ŝi uzas sian propran kutiman lingvon, kun kelkaj (tre
malmultaj, sed tamen iuj) personaj propraĵoj, do sian
propran idiolekton … kaj tio vere ne ŝokas min
[2].
1.
Gonçalo Neves: Reveno al Lisbono, Eldonejo Drako: Espinho, Portugalio, 2019. P.402.
Petro Desmet’: Bela sonĝo de l’ homaro …Monato
- angle:
- idiolect
- beloruse:
- ідыялект
- ĉeĥe:
- idiolekt
- france:
- idiolecte
- germane:
- Idiolekt
- pole:
- idiolekt, język osobniczy
- ruse:
- идиолект