ĥiton/o PIV1 , kiton/o PIV1

ĥitono, kitono

TEKS Antikva okcidenta subvesto, konsistanta el granda tuko lina aŭ lana, pendanta de la maldekstra ŝultro aŭ de ambaŭ, pli longa por inoj, en malfrua epoko zonata kaj pufa ĉe la talio: jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari: surbrustaĵo, efodo, tuniko, ĥitono teksita, cidaro, kaj zono [1]; mi jam demetis mian ĥitonon, kial mi ĝin denove surmetu [2]? li kolektis […] purpurajn vestojn kaj ĥitonojn, li formis per ĉio grandan amason kaj bruligis ĝin [3]; kitono […] estis portata de liberuloj tiel, ke ĝi tuŝis ambaŭ ŝultrojn, ĉe la sklavoj la dekstra ŝultro restis nekovrita [4]. VD:ekzomido, ĥlamido, peplo, tuniko
surmeto de dorika ĥitono el rektangula tuko fiksata de pingloj ĉe la ŝultroj
PD  [5]
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 28:4
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 55:3
3. Herodoto, trad. S. Sarafian: Historio, 2006
4. Vikipedio, kitono, 2011-10-02
5. Carl Heinrich Stratz, Die Frauenkleidung und ihre natürliche Entwicklung, Stuttgart: Ferdinand Enke, pp. 321 Fig. 209: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Doric_Chiton.svg
angle:
chiton (costume)
beloruse:
хітон
bulgare:
хитон
france:
chiton
germane:
Chiton
malnovgreke:
χιτών
pole:
chiton
rumane:
chiton
ukraine:
хітон

administraj notoj

~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.