ĥil/o, ĉil/o

ĥilo, ĉilo

BIOMEDFIZL Lakteca likvaĵo konsistanta el limfo kaj emulsia graso, formiĝanta dum digestado de grasaĵoj: ĉilo aŭ ĥilo […] ekestas en la maldika intesto dum la digestado de grasaj manĝaĵoj, kaj fortransportiĝas per limfaj kapilaroj, pro globetoj de graso ensorbita, la limfo elfluanta el la intestaro aspektas laktosimila [1].
Rim. 1: „En PIV oni trovas la vortojn ĥilo kaj ĉimo, kiuj apartenas al digestita manĝaĵo. Estas resendo sub ĥilo al ĥilo, sed nenio pri ĥimo. Kial PIV ŝanĝas tiujn ĉi vortojn grek-devenajn, kiuj internacie devus esti ĥilo kaj ĥimo (aŭ kilo kaj kimo)? Mi divenas, ke la aŭtoroj de PIV konscias, ke kilo kolizias kun la jam establita senco de la vorto. Sed ilia ĥo-fobio ne permesas, ke ĥilo restu ĥilo. Eble la ŝanĝo de ĥino al ĉino sugestis al ili, ke jen analogio por pravigi la ŝanĝon de ĥilo al ĥilo. Tiam plua analogio permesas al ili etendi tiun ŝanĝon al ĥimo. Sed la ŝanĝo al ĉino kaj Ĉinio estas apogebla sur la influo de la angla kaj hispana, kiuj havas similajn terminojn kun la ĉo-sono. Ne estas analogiaj terminoj en tiuj lingvoj en la okazo de ĥilo/ĥilo aŭ ĥimo/ĉimo. Komplikas la problemon tio, ke ĥilo/ĉimo eniras en kelkajn kunmetitajn terminojn. Tiel, el ĥilo venas ĥilomikrono kaj el ĥimo venas ĥimotripsino. Ambaŭ terminoj estas registritaj en plurlingva biokemia vortaro (Wörterbuch der Biochemie. DDR: VEB Verlag Enzyklopädia, 1980), kvankam ne en PIV. Mi rekomendas nuligi la arbitran PIV-decidon kaj reveni al la ĥo-formoj. Se oni ne renversas la PIV-decidon, kio malebligos pluajn arbitrajn ŝanĝojn en la estonto? Mi opinias, ke la ŝanĝo ĥ→ĉ povas esti pravigita nur se oni definitive decidos forlasi ĥoon.“ [2].
Rim. 2: La ŝanĝo ĥino→ĉino estas afero tute aparta: la uzo de „ĥ“ en „ĥino“ estas etimologia eraro, kiel klarigite en la rimarko ĉe la artikolo „ĥino“. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 3: Fakte ĉi tiujn kriplajn formojn ni ŝuldas al la neesperanta tradicio francigi en iuj vortoj la grekan χ per /ŝ/: chimie /ŝi'mi/, machine /ma'ŝin/, chyle /ŝil/, chyme /ŝim/; el ili nur „maŝino“ estas internacia. Tamen „maŝino“ estas perceptata kiel vorto francdevena, kaj ĝia „ch“ ne ŝanĝiĝis je „ĉ“: „maĉino“ estus nerekonebla. Simile „ĉilo“ kaj „ĉimo“ estas egale nerekoneblaj (kiel pruvas la ĉi-supra rimarko de Doug Portmann), kiel same nerekonebla estus „ĉimio“ por ĥemio. [Sergio Pokrovskij]
1. Vikipedio, Ĉilo
2. Doug Portmann: Propono por kompromiso pri la uzado de la litero Ĥ, Akademiaj Studoj, 1988–1990. Balieboro: Esperanto Press. P. 80–81.
angle:
chyle
beloruse:
хілус
bulgare:
хилус
finne:
maitiaisneste (ruoansulatus), kyylus
france:
chyle
germane:
Lymphe (weiße), Chylum
hungare:
nyiroknedv, tápnyirok
itale:
chilo (fisiologia)
japane:
乳糜 [にゅうび]
nederlande:
chijl
pole:
sok pokarmowy
portugale:
quilo (fisiologia)
ruse:
хилус, млечный сок
ukraine:
хілус

administraj notoj